Valore Inspira Libro
Recenzo de Betty Chatterjee
Recenzo en la gazeto “Esperanto en Danio”, 2007, N-ro 1
Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando:
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la
Esperanta kulturo. Tria eldono reviziita, kun indekso
de nomoj, riĉe ilustrita. Eldonis Universala
Esperanto-Asocio, Rotterdam, 2005. 280 paĝoj.
ISBN 92 9017 088 3. Prezo: 18 eŭroj + afranko.
En septembro 2005 post la plenumo de la baza kaj la meza kursoj ĉe la Projekto Nesto, mi ankoraŭ sentis min kiel malspertan esperantiston. Evidente, mi bezonis plibonigi la lingvoregon. Plue, estante scivolema pri la historio, la kulturo, la filozofio kaj la literaturo, mi volis daŭrigi la Esperantan studadon. La tiama instruisto Enrique Ellemberg rekomendis al mi, ke mi kontaktu Boris Kolker kun la celo aliĝi lian retkurson, kiu estas bazita sur la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Senhezite mi tiel faris, kaj post mallonga tempo mi fariĝis membro de la klubo "Esperanto-lando".
Figure la titolo estas tre taŭga. La libro konsistas el dudek
ses ĉapitroj, kaj en ĉiu el ili la verkinto prezentas al la
leganto tipan kunvenon en modela Esperanto-klubo.
Legante la programojn, mi vetas, ke kiu ajn esperantisto
dezirus membriĝi en tian klubon! Ekde la unua paĝo la
leganto, kiel membro de tiu ĉi klubo, komencas sian
vojaĝon tra la historio de la movado. La unua renkontiĝo,
kompreneble, estas kun Ludoviko Zamenhof, kiu
rakontas per propraj vortoj pri la naskiĝo de Esperanto.
Poste, oni konatiĝas kun Izrael Lejzerovicz kaj Vasilij
Eroŝenko. Finfine la fikciaj klubanoj spektas videofilmon
pri Parizo kaj aŭskultas deklamon de versaĵo de Leonard
Newell pri Parizo. Por multaj legantoj sufiĉas, ke ili ĝuas
la tekstojn kaj belajn ilustraĵojn. Por la malsupraĵaj
scivolemuloj valoras la penon, ke ili legas la detalan
komentaron pri la temoj.
Kia agrabla enkonduko, kaj dum la sekvantaj dudek kvin
ĉapitroj la verkinto ne perdas la fadenon! La tekstoj, kiujn
li elektis, provizas al la leganto larĝa-spektran enkondukon
pri la lingvo, la historio, la kulturo kaj la nuntempa strukturo
de la Esperanto-movado. En "Vojaĝo en Esperanto-lando"
troviĝas granda vario de fikciaj kaj nefikciaj tekstoj, jen
originale Esperantaj, jen tradukitaj. Iom post iom, legante
tiujn ĉi erojn, mi miris pri la potencialo de nia juna lingvo.
Tiom da verkistoj ekde la pioniroj (Zamenhof, Lejzerowicz,
Eroŝenko, Baghy, Lapenna ktp) ĝis la nunepokuloj
(Bronŝtejn, Ŝtimec, Piron, Steele ktp) montras per sia
verkado la diverskapablon de Esperanto. Ĉi tie troviĝas
amuzaj, seriozaj, viglaj, kortuŝaj, teknikaj, sportaj ktp
verkoj. Tiuj ĉi tekstoj estas legendaj kaj legindaj.
Mallonge, la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas
trezorujo por iu ajn, kiu volus ĝisfunde informiĝi pri la
Esperanta afero.
Studante la libron mi eltrovis aliajn ne atenditajn rekompencojn.
Boris Kolker ne kontentiĝas, ke la lernantoj nur fariĝas
lertaj uzantoj de la lingvo; li atendas, ke ili respondece
mem cerbumu, ekzemple, pri tio, kial ili fariĝas
esperantistoj, kiel ili intencos agadi, pri la signifo de la
interna ideo, la argumentoj pri demokratio kontraŭ
totalismo ktp. En ĉiu "lingva praktiko" estas inkludita
"temo por diskuto aŭ rakonto", kiu ĉiam temas pri etika
aŭ socia problemo. Ekzemple: "Ne doloras frapo sur
fremda kapo". Verdire, dum tiu ĉi studado oni fariĝas
ankaŭ pensulo. Por estontaj agadantoj kaj verkistoj
ktp la filozofia sereneco estas granda avantaĝo.
Se oni nur legas ĝin, kiel la proverban glacimonton, oni
spertas nur dekonon de ties kvintesenco. Laŭ mia opinio,
la plej valora defio estas la lingva praktiko fine de ĉiu
leciono. Per verkado de tiuj ĉi taskoj, krom la lingva
pliboniĝo, oni lernas verkistajn kaj retorikajn fakojn.
Plue oni relernas la emfazon de la imagpovo. Por tiuj,
kiuj volus serioze agadi en la Esperanta movado kaj
por tiuj, kiuj volus verki artikolojn, literaturon,
tradukojn ktp, tiaj fakoj estas netakseblaj.
La virtuala vojaĝo tra la mondo ankaŭ estas plezura afero.
Oni aŭdas pri la samideanoj kaj la vivmanieroj en multaj
landoj. La unua eldono de tiu ĉi libro aperis en 1992, kaj
ekde tiam multo okazas en la Esperanta mondo; ekz.,
la evoluo de la Esperanta movado en Afriko kaj Irano.
Laŭ mia opinio, estus tre interese, se estonta eldono de
tiu ĉi valora libro enhavus informojn pri tiaj projektoj.
Kutime revenante post longa vojaĝo, mi sentis min
lacega. Tamen tiu ĉi vojaĝo ne lacigis min! Kontraŭe!
Ĉar mi ankoraŭ entuziasmas pri Esperanto, kaj la estontaj
Esperantaj planoj ne mankas al mi. Pensu! La libroj, kies
erojn mi jam ĝuis dum la kurso, nun atendas min.
La fabeloj de Eroŝenko, kiujn dum longa tempo mi jam
intencis anglen traduki, atendas min. La geamikoj en
la vera Esperanto-lando, kiujn mi ĝis nun ne konas,
atendos min.
Dankegon, Boris Kolker, pro via valore inspira libro kaj
pro via agrabla gvidado.
Betty Chatterjee, Danio
Ĝua kaj kleriga vojaĝo
Recenzo de Nikolao Gudskov
Malnova recenzo pri la unua eldono de "Vojaĝo".
Eventoj numero 0047, 1 februaro 1994, retpoŝta
versio
Nova esperantisto ne ĉiam scias la vojon al la Esperanto-komunumo, kaj ofte kurs -- kaj klubgvidantoj ne bone scias montri tiun vojon. Tio estas unu el la kialoj, pro kiuj perdiĝas novaj entuziasmaj esperantistoj. Povas helpi al ili, kaj al organizantoj de la kluba laboro -- nova libro de Boris Kolker "Vojaĝo en Esperano-lando", dediĉita al tiuj, kiuj jam kontentige posedas la lingvon, sed nur komencas partopreni la esperantistan vivon.
La libro konsistas el 26 "lecionoj" (kiuj samtempe estas iuj modelaj klubkunsidoj), kaj al la aŭtoro, kiu mem estas eminenta esperantisto, "helpas" en tio aliaj eminentuloj (L. Zamenhof, G. Waringhien, K. Kalocsay, E. Privat, J. Wells...), kies tekstoj estas abunde uzataj en la libro.
Oni povas multon ekscii pri historio, literaturo, stilo de Esperanto, konatiĝi kun bone elektitaj beletraĵoj, pecoj pri vivo kaj moroj en diversaj landoj. Ĉiu teksto estas abunde provizita per tre utilaj komentoj; post ĉiu leciono troviĝas ekzercoj por studemuloj, sed faritaj tute ne dokte-tede, sed tiel, ke la homo ĝuu la ekzercadon...
La libro estas kompilita laŭ la sperto de la kluborganizanto en Rusio, pro tio ĝi enhavas multe da materialoj pri tiu lando, ties aktualaĵoj (iom, bedaŭrinde, malnoviĝintaj) kaj e-movado. Eble, tia akcento estas manko por la internacia leganto, tamen spertoj de multjara sukcesa movadorganizanto nepre utilos sendepende de la lando kaj kontinento.
Do, progresantoj, instruistoj kaj klubgvidantoj, aperis libro nepre utila kaj bezonata por vi!
Nikolao Gudskov
http://www.eszperanto.hu/eventoj/arkivo/eve-047.htm
Oni trovos en ĉi tiu libro ĉion, kio faras
Esperanto-parolanton vera esperantisto.
Recenzo de Ĵenja AMIS
Gazeto "TEJO Tutmonde", 2006, numero 1
Vojaĝo en Esperanto-lando. Boris KOLKER. Rotterdam: UEA, 2005. 280 p. 240x150. ISBN 929017088-3. Aĉetebla de la libroservo de UEA – www.uea.org/katalogo
Ni esperantistoj fieras pri nia literature – kaj ni havas ĉiujn kialojn por tio. Ni havas originalan kaj tradukitan literaturon de ĉiuj ĝenroj, ĉiajn vortarojn kaj lernolibrojn, librojn por komencantoj... Sed ĉiam restis granda manko en tiu ĉi listo: ni ne havis librojn por progresintaj esperantistoj. Aŭ, pli precize, ni ja havis kelkajn (kiel Paŝoj al Plena Posedo de William AULD) – sed eĉ post legado de ili, novaj esperantistoj ofte perdiĝis en la Esperanto-komunumo, plena je subtilaĵoj, nomoj, faktoj, aludoj kaj la tuta aro da mallongigoj ne konataj al la komencantoj. Ja daŭras sufiĉe longe akiri (de E-libroj, revuoj, instruistoj) ĉiujn informojn por esti bone edukita esperantisto, kiu konas la bazajn faktojn kaj ankaŭ malpli konatajn informojn pri Esperanto kaj ĝia historio...
Tiel estis... antaŭ la publikigo de Vojaĝo en Esperanto-lando de Boris KOLKER. Tiu ĉi libro estis tiel sukcesa ke ĝi fariĝis la plej vendata Esperanto-libro, kaj en 2005 UEA publikigis la trian eldonon de tiu ĉi unika libro (la unua eldono estis publikigita en 1992 en Moskvo, la duan eldonon publikigis UEA en 2002 – ĝi estis elĉerpita ene de malpli ol du jaroj).
La ŝanĝoj inter la dua kaj la tria eldonoj ne estas tre signifaj: la tuta stilo, ege ŝatata de esperantistoj, estas konservita: estas la sama kolorplena kovrilo, la samaj belaj ilustraĵoj de Francisco VEUTHEY – eĉ la kvanto de paĝoj restas la sama! Do, kio novas? Unue, la formato: ĝi fariĝis pli granda (kvankam la prezo estas la sama kiel por la antaŭa eldono), do, la tekstoj estas pli facile legeblaj. La ilustraĵoj kaj la fotoj aspektas pli bone en la pli granda versio kaj estas pli kontrastaj; iuj fotoj kaj bildoj estis aktualigitaj; estas ankaŭ kelkaj novaj ilustraĵoj. Krome, la libro fariĝis malpli dika kaj malpli peza je preskaŭ triono, pro la uzo de malpli dika papero – tamen, la kvalito neniel suferis pro tiu ĉi ŝanĝo.
Esperantujo ne restas sur unu loko – aperas novaj libroj, retpaĝoj ŝanĝas siajn adresojn, iuj famaj esperantistoj forpasas... Ĉiuj ŝanĝoj kiuj okazis en Esperantujo de 2002 ĝis 2005 estas spegulitaj en la libro – ĉiuj tekstoj kaj klarigoj estas aktualigitaj kaj korektitaj; estas tie ankaŭ mencio pri la novaj libroj (kiel Sed homoj kun homoj de Z. Sikosek), freŝaj faktoj, ekzemple, pri la interreto kaj la retpaĝoj pri Esperanto. Krome, estas tie kelkaj novaj tekstoj (kiel ĉarma kanto En nia mondo – Valso por vojaĝantoj verkita speciale por la libro, elĉerpaĵo de Neniu ajn papilio de Trevor STEELE, informoj pri planlingvoj, klarigoj pri neologismoj kaj neoficialaj vortoj kaj afiksoj en Esperanto). Sed la plej signifa ŝanĝo por multaj esperantistoj estas aperigo de indekso de nomoj, kio tre faciligas la uzadon de la libro.
Sed kial ĝuste tiu ĉi libro fariĝis la plej bone vendata libro en Esperantujo? La respondo, verŝajne, estas kaŝita en la nomo de la libro: "Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta Kulturo". La libro estas ne nur lernolibro por tiuj kiuj finis la elementan kurson kaj bezonas ne tro malfacilajn tekstojn por lega praktiko: ĝi estas eta, sed tre informplena enciklopedio de Esperanto – kiu certe estas pli ol simple lingvo. La legantoj trovos respondojn al multaj demandoj pri la historio kaj kulturo de Esperanto, pri la faktoj kaj mejloŝtonoj de Esperanto-historio – la vivo kaj filozofio de ZAMENHOF, pioniroj de la E-movado, E-organizaĵoj kaj la plej gravaj E-eventoj. Ili konatiĝos kun E-muzeoj, radioj, revuoj kaj paroloj de la plej eminentaj esperantistoj. Krome, oni trovos "tradukojn" de la plej gravaj mallongigoj uzataj de esperantistoj – unuvorte, oni trovos en la libro ĉion, kio faras Esperanto-parolanton vera esperantisto.
Aldone al la tekstoj pri Esperanto kaj esperantistoj, oni trovos en la libro ankaŭ fragmentojn de iuj famaj verkoj de E-literaturo (prozo kaj poezio, ekde klasikaj ĝis nuntempaj) kaj ankaŭ tekstojn pri diversaj interesaj temoj – ekz., pri la populara scienco, stilistiko kaj eĉ am-kaptiloj! Estas tie ankaŭ multaj tekstoj pri diversaj landoj, kiujn mi persone ŝatis plej multe. La plejparto de la tekstoj estas verkitaj originale en Esperanto, kelkaj el ili – speciale por la libro; kelkaj tekstoj estis pruntitaj de E-revuoj kaj kelkaj estis tradukitaj de ne-E-aj fontoj. Ĉiuj tekstoj progresas de simplaj ĝis sufiĉe malfacilaj. Fine de ĉiu ĉapitro estas demandoj por sinkontrolo.
Krom ĉio ĉi, la libro helpas disvolvi la personajn ecojn: oni trovos tie diversajn ekzercojn ne nur pri la lingvouzo, sed ankaŭ por rezonado kaj disvolvado de bona literatura gusto (ekz., verki eseojn pri diversaj temoj). Iuj ekzercoj estas seriozaj (ekz., klarigi aŭ skribi prepoziciojn kun paronimoj – similsonaj, sed malsam-signifaj vortoj, kunigi partojn de E-proverboj ktp.), iuj estas humuraj (ekz., krei artefaritan lingvon kaj verki amleteron en ĝi).
Laste – sed ne balaste! – estas tre elstara stilo de la libro: ĝi estas verkita en la nomo de gvidanto de E-klubo. Ĉiu leciono estas renkontiĝo en virtuala klubo "Esperanto-lando", kun multaj "gastoj" kaj aktivaĵoj, planoj por la estonteco, ferioj – senlima inspiro kiel organizi aktivaĵojn de via loka grupo! Iuj kritikantoj diras, ke la bildo pri E-aktivaĵoj en la libro estas tro "idealisma" – jes, eble, sed ni ĉiuj povas strebi al ideala klubo kaj adopti kelkajn "aktivaĵojn" de "Esperanto-lando"!
Mi rekomendas tiun ĉi libron al ĉiuj kiuj ankoraŭ ne havas ĝin: ekde freŝbakitaj komencantoj ĝis la plej spertaj esperantistoj, por uzi ĝin dum siaj lecionoj kaj eble eĉ lerni ion novan. La sola afero kiun mi volus vidi en la venontaj eldonoj (kaj mi certas ke ili estos!) estas indekso de terminoj kaj gloso de mallongigoj.
Ĵenja AMIS
Vojaĝo en Esperanto-lando
de Boris Kolker estas la plej populara libro de la lastaj jaroj. UEA aperigis en 2005 jam la trian reverkitan eldonon.
Recenzo de Miroslav Malovec
en Starto (Ĉeĥio) numero 1/2006 (218)
En 26 lecionoj riĉe ilustritaj la libro prezentas Esperanto-kulturon kaj historion, proponas legaĵojn el la E-literaturo kaj historio. El ĉeĥaj aŭtoroj aperis poemeto de Ŝtefo Urban kaj la 25-a leciono estas enkondukita per foto pri planto de E-arbo en Znojmo en la jaro 2000. Ĉiun lecionon finas kontrol-demandoj pri la lernata temo. Multaj malmulte konataj fotoj pri Zamenhof.
Miroslav Malovec
Ekregu Esperanton tiel perfekte kiel vian gepatran lingvon
per
Vojaĝo en Esperanto-lando
Recenzo de Liu Zijia
en la reta gazeto EL POPOLA ĈINIO, aprilo 2006
Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Tria eldono reviziita, kun indekso de nomoj, riĉe ilustrita. Eld. Universala Esperanto-Asocio, Roterdamo, 2005, 280 paĝoj. ISBN 92 9017 088 3.
Tuj kiam mi unuafoje ekvidis la libron Vojaĝo en Esperanto-lando, mi ekamis ĝin, same kiel knabino enamiĝas al sia amato je la unua rigardo.
Verkita de Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-lando estas perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Ĝi konsistas el pli ol 100 tekstoj – rakontoj, poemoj kaj artikoloj, kaj estas dividita en 26 lecionojn, kiuj enhavas meze po kvar tekstojn kun abundaj komentoj kaj lingvaj ekzercoj.
La unua eldono de la libro aperis en Moskvo en 1992; la dua -- en Roterdamo, en 2002. Iuj lecionoj estas enretigitaj. Plejparto de la libro estas tradukita en la japanan lingvon. Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj (LIBE) produktis kompaktan diskon kun voĉlego de la libro.
Naskiĝinta en 1939, Boris Kolker estas instruisto de lingvoj kaj tradukisto. Rusiano kaj iam sovetiano, ekde 1993 -- usonano. Doktoro pri lingvoscienco, li verkis disertacion esperantologian. Aŭtoro de tri Esperanto-lernolibroj (la aliaj du libroj estas Esperanto en 16 Tagoj kaj Lernolibro de la Lingvo Esperanto en la rusa lingvo), interlingvistikaj artikoloj kaj recenzoj. Membro de la Akademio de Esperanto. Honora Membro de UEA. Kunredaktoro de la internacia gazeto "Monato". Dum du jardekoj li gvidis amasan korespondan kurson en Rusio, en kiu diplomiĝis preskaŭ 900 personoj. Nun gvidanto de la Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK) . Li prelegis kaj publike parolis en pluraj Universalaj Kongresoj de Esperanto (ekde la 48-a UK en la jaro 1963). Dum la 89-a UK en Pekino li gvidis du seminariojn en la Kleriga Lundo.
Laŭ la antaŭparolo, la libro celas perfektigi krean lingvoregadon, prezenti en facile digestebla formo la Esperantan kulturon kaj igi la vivon de Esperanto-kluboj multe pli varia kaj interesa. Sed tio ne estas ĉio. "Vojaĝo" instigas aĉetadon kaj legadon de bonaj libroj kaj klare nomas tiujn librojn. Ĝi preparas la studanton por la internaciaj ekzamenoj. La ekzercoj en la "Lingva praktiko" estas nebanalaj, ili evoluigas ĉe legantoj memstaran pensadon kaj imag-povon. Tiu neordinara lernolibro trejnas la studantojn por ke ili fariĝu kompetentaj kursgvidantoj, klubestroj, prelegantoj, redaktoroj, verkistoj, tradukistoj, lingvaj reviziantoj, esploristoj, aktivuloj kaj gvidantoj de landaj kaj internaciaj Esperanto-organizaĵoj.
Antaŭ ol verki tiun ĉi artikolon, mi korespondis kun Boris Kolker, kiu liveris al mi abundajn rilatajn materialojn pri la libro. Mi ankaŭ petis lin skribi ion por nia reta revuo El Popola Ĉinio; jen lia respondo:
Estas por mi granda plezuro alparoli ĉinajn kaj alilandajn legantojn de El Popola Ĉinio, unue, ĉar antaŭ jardekoj mi estis loka peranto de tiu revuo; kaj due, ĉar mi konservas varmajn rememorojn pri la 89-a Universala Kongreso de Esperanto, pri Pekino kaj pri ĉinoj – esperantistoj kaj neesperantistoj. Estas mia revo, ke mia libro kontribuu al plialtigo de lingva nivelo en Esperantujo kaj speciale de ĉinaj esperantistoj, kiuj ludos ĉiam pli gravan rolon en Esperantujo. Kaj por la fino – citaĵo el la Antaŭparolo:
"La homo, kiu perfekte regas Esperanton, profunde konas ĝiajn kulturon kaj idearon, neniam forlasos Esperanto-landon. Statistika esploro montris, ke esperantistoj vivas pli longe ol averaĝaj socianoj: do Esperanto estas eliksiro de longviveco. Ni vivu longe kun Esperanto kaj Esperanto vivu ĉiam kun ni!"
Ni dankas Boris Kolker pro lia kontribuo al nia Esperantujo kaj gratulas pro la apero de la tria eldono de Vojaĝo en Esperanto-lando.