Vojaĝo en Esperanto-Lando
  Verkita de   Boris Kolker  
Recenzoj kaj intervjuoj

Enrique

paĝo 45
7 julio
2006




Recenzo de Renato Corsetti, L' Esperanto, Romo, 2002, No 7.   (15 nov 02)
Redakcia prezento gazeto "Tempo", Zagrebo, Kroatio, julio 2002  (14 nov 02)
Recenzo de Thomas Alexander, "Esperanto USA", 2002, No 3   (11 nov 02)
Recenzo de Debra McCarney "Esperanto sub la Suda Kruco",   (11 nov 02)
Recenzo de Saliko   (4 nov 02)
Intervjuo de Doron Modan, "Israela esperantisto", nov 2002   (28 okt 02)
Recenzo de Carlo Minnaja   (okt 02)
Recenzo de Blazio Vaha, Budapesxto, 5a oktobro 2002   (okt 02)
Esther kaj Boris Kolker en Ouro Preto, Brazilo, auxgusto 2002   (2 nov 02)
Pli novaj Recenzoj pri Vojaĝo   paĝo 48
Aliaj paĝoj pri Boris Kolker, aŭ lia libro
(enretigita dato)


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo de   Renato Corsetti
L' Esperanto (Romo), 2002, No 7.

PERFEKTIGA LERNOLIBRO POR CXIES GUSTOJ

Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, pagxoj 278, prezo cxe Itala Esperanto-Federacio ankoraux nekonata.

Multaj el ni okupigxas pri instruado, de komencantoj kaj de progresantoj kaj de progresintoj. La situacio de la lernolibroj uzeblaj en Italujo estas la jena: multaj, eventuale ecx tro multaj, lernolibroj por komencantoj, malmultaj, ecx tre malmultaj, por progresantoj kaj dume nenio por esperantistoj dezirantaj akiri la triagradan diplomon de la Itala Instituto de Esperanto.

Ni cxiuj scias, ekzemple, ke pli ol duono de la libroj rekomenditaj por la tria grado estas praktike neacxeteblaj.

Bonsxance Boris Kolker, instruisto, akademiano, aktivulo en du kontinentoj, pretervole plibonigis ankaux la italan situacion en cxi tiu kampo. Lia jxus aperinta "Vojagxo en Esperanto-lando" jam rikoltis multajn lauxdojn kaj pro tio ni ne simple aldonigxos al la vico de la lauxdantoj. La plej interesa eldiro, kiun mi auxdis, estas: "Cxi tiu libro similas normalan libron por lerni fremdajn lingvojn." Alivorte grafike kaj gxeneralaspekte gxi ne multe diferencas de la lernolibroj pri la angla, kiujn oni trovas en la nuntempaj lernejoj. Kaj jam tio estus granda merito. Niaj instruistoj ne plu devos kasxi siajn malnovstilajn lernolibretojn kaj pardonpeti pro ilia aspekto jam en la unua leciono ("...vi scias...la malvasta merkato...").

Sed la vera atuto de cxi tiu libro estas, laux mi, gxia enhavo. En 26 placxaj lecionoj gxi sukcesas prezenti la landon Esperantujo, ties rolantojn kaj ties kulturon. Cxu vi sercxas la preskaux netroveblan versajxon "Parizo" de Leonard Newell (Postlasis mi la koron en Parizo/....)? Jen gxi estas en pagxo 17-a. Cxu vi sercxas specimenojn de pli modernaj verkistoj, ekzemple de Spomenka Stimec, bone konata en Italujo? Jen gxi estas en pagxo 174-a. Cxu vi sercxas pli movadecajn tekstojn? Jen en pagxo 245-a la artikolo "Kial usonano uzas Esperanton" de Joel Brozovsky.

Mi ne volas tedi vin per detaloj, sed vi jam komprenis, ke la tuta kulturo de Esperantujo estas antaux la lernanto en cxi tiuj 278 pagxoj. Mi ne havas suficxe fortajn vortojn por rekomendi gxian uzon en Italujo, por doni cxefe al la lokaj esperantistoj, kiuj malofte havas la okazon vojagxi eksterlanden kaj sperti persone nian kulturon, la eblecon konatigxi kun gxi. Certe gxi ankaux rekomendindas por la duagradaj kaj triagradaj kursoj.

En Fraskato (Frascati), morala cxefurbo de Italujo, ni komencos uzi gxin dum cxi tiu auxtuno.


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Redakcia prezento en la gazeto
"Tempo", Zagrebo, Kroatio, julio 2002

NE NUR KURSLIBRO

Kovrilo de la libro

Boris Kolker eldonis cxe UEA la duan plibonigitan eldonon de la perfektiga kurso de Esperanto, kiu samtempe estas gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Ricxe ilustrita, la verko prilumas diversajn aspektojn de Esperantujo. Estas interese noti ke sur la titolpagxo troveblas unu el la zagrebaj busoj de la firmao Generalturist kiuj gvidis nin en la jaro 2001 al diversaj turismaj celoj tra Kroatio. Ni memoru, ke kvardeko da esperantistoj specialigxis pri turisma gvidado por povi servi al esperantistoj-gastoj kiel gvidantoj kaj ke Kroatio konsideras sin konvinka Esperanto-Lando. Unuopaj lecionoj gvidas al diversaj fenomenoj de Esperanto-kulturo flegitaj en Kroatio, ekz., verkoj de Ivo Lapenna, Emilija Lapenna, Spomenka Sxtimec aux tetrajxo de Vida Jerman.

Korajn gratulojn al ilustra redaktoro Osmo Buller kaj grafikisto Francisco Veuthey kiuj dokumentite gvidas nin tra 26 lecionoj de la Esperanta pasinteco kaj la aktuala vivo.

La libro servos kiel instruilo en C-kurso kiun ekde auxtuno en Amrusxeva 5 gvidos Spomenka Sxtimec. La libro haveblas cxe UEA kontraux 18 euxroj. Esperantujo en la libro estas cxarme multvizagxa kaj ties kroata parto estas stimula.


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo de   Thomas Alexander
"Esperanto USA", 2002, No 3

BIBLIOTEKO EN UNU VOLUMO

Kolker, Boris: Vojagxo en Esperanto-Lando. 2a eldono reviziita kaj renovigita. Rotterdam: UEA, 2002. 278p. 210x150. Brosxurita. ISBN 92 9017 078-6. Cxe ELNA: kodo VOJ005, prezo $22.00 ($19.80 por membroj de ELNA).

  • Mi vidis vian retpagxaron, acxetu mian lernolibron.
  • Sed mi jam havas tro da libroj, kaj ne bezonas lernolibron.
  • Sed vin interesus la mia, ecx se vi estas sperta esperantisto.

    Tiel (nu, proksimume) komencigxis mia kono de la libro "Vojagxo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo". La auxtoro kuiris tiun libron per nefusxebla recepto: prenu tekstojn de la elstaraj auxtoroj de Esperantujo (Zamenhof, Piron, Nemere, Baghy, Wells, Boulton, kaj multaj aliaj), miksu kun interesaj artikoloj de malpli konataj auxtoroj, enversxu grandan tason da esperanta kulturo, kunligu cxion per historieto pri modela e-klubo, aldonu multajn fotojn, kaj presu altkvalite sur altkvalita papero. La rezulto estas malpli "lernolibro" ol tuta biblioteko en unu volumo.

    Kiam oni auxdas la vorton "lernolibro", oni pensas pri frazoj kiel "tio estas plumo" kaj "kato estas besto", sed tiu estas "perfektiga kurso" kaj "gvidlibro." Laux propra priskribo, gxi estas por personoj, kiuj volas regi Esperanton samnivele kiel la gepatran lingvon. Certe, nur unu libro ne povas havigi tion al ni, sed kun la multaj tekstoj, ekzercoj, kaj temoj por diskuto, gxi estas bona pasxo en tiu direkto.

    Kvankam "lernolibron oni devas ne tralegi, sed tralerni", mi mem cxefe sxatis tralegi la artikolojn. La pli sperta esperantisto rekonus multajn de aliaj fontoj, sed tio vere ne gxenas, cxar estas tiel multaj. La meznivelulo ankaux bone povus uzi tiun libron pro la multaj klarigoj kaj piednotoj. Vidante tiom da piednotoj en la unua artikolo ("Kiel naskigxis Esperanto" de L. Zamenhof), mi, tamen, konfesas ke mi ekhavis kulposentojn, kiajn mi ne havis ekde kiam mi cxesis esti fundamenta kristano. Cxu korekti la skribajxon de Zamenhof? Blasfemo! Estis kvazaux oni aldonus banalajxon al io sakra! Bonsxance, mi sukcesis trankviligxi kaj dauxrigi la legadon, cxar sendube indas.

    La temoj kovras tutan gamon -- sed plejparte ili traktas esperantistajn temojn. Por mia propra gusto, foje sxajnis tro, kaj mi komencis senti, ke la auxtoroj estas iom blindigitaj de verdaj okulvitroj, sed tion oni atendu en "gvidlibro pri la esperanta kulturo." Certe, multaj ja sxatas tiajn artikolojn, kaj tiuj, kiuj ne sxatas, sendube trovos multan legindan en la libro.

    Ekzemple, la unua artikolo en leciono (cxapitro) sep - "Songxo Teruras, Songxo Forkuras", satirajxo de Cezaro Rosetti - estis gxene kritikema al la prononcmaniero de angloj. (Cxu ne suficxas la bonega tiutema eseo de John Wells de la tria leciono?) Sekvas tion la konata (aux almenaux koninda) poemo de Julio Baghy "Estas Mi Esperantisto", sed post tio, kvazaux spiro de facila vento, venas la gema poemo de Raymond Schwartz "Esperantisto, ekesto kaj malapero", kiu klarigas pri la fazoj de esperantisteco -- de la unua trovado de la lingvo, al entuziasmo, al novaj amikoj, al ... nu, vi devus legi la poemon.

    Aparte tauxga estus uzi la libron kun grupo, grupe legante la artikolojn kaj tralabori la ekzercojn kaj diskuti la temojn. La artikoloj estas mallongaj (legeblaj dum kunveno), interesaj, kaj cxiam diskutindaj. Kolker cxerpis de cxiaj tekstoj, kaj ne limigis sin nur al la fundamentaj. Ecx se oni ne aprobas la formojn "oldino" por "oldulino" aux la sufikson -esk-, oni ja sciu pri ili. Cxu mi menciis ke cxiu cxapitro havas demandojn kaj sugestojn por diskuto?

    Menciindas ankaux la eseo "Kaj Post La Kurso, Kion?" de Joachim Werdin, kiu havas multajn bonajn konsilojn por praktike uzi Esperanton. Per piednotoj Kolker aldonas ecx pli da bonaj konsiloj. Kelkaj temoj neniam malaktualigxos. Kiel patro mi sxatis "Terura novajxo" de Claude Piron, kaj kiel viro mi sxatis "Soleco" de Emilija Lapenna. La unua esploras la emociojn de la devo informi la gefilojn, ke iliaj gepatroj disigxos.

    La dua esploras diversajn manierojn esti soleca de virina vidpunkto.

    Mi finos per la jena konsilo. Se vi acxetos nur unu Esperantlingvan libron cxi-jare, acxetu tiun. Gxi ja estas kvazaux biblioteko en unu volumo. Se vi acxetos multajn librojn cxi-jare, acxetu de la auxtoroj, de kiuj Kolker cxerpis, kaj poste acxetu ekzempleron de Vojagxo en Esperanto-Lando por doni al amiko.


  • Vojaĝo en Esperanto-Lando

    Verkita de   Boris Kolker

    Recenzo de   Debra McCarney
    Esperanto sub la Suda Kruco
    Auxstralio, Septembro-Oktobro 2002, p.6

    Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta Kulturo. UEA, Rotterdam, 2002. 278 p.

    Vojagxu en Esperanto-lando kun ni!

    Mi cxiam antauxgxuas viziton al mia Esperanto-klubo. La klubanoj venas el tre diversaj landoj kaj cxiu vizito donas la eblecon lerni multon pri Esperantaj verkoj, gramatikaj punktoj kaj la historio de la monda Esperanta movado. Gastoj estas bonvenaj kaj ofte distras nin per interesaj kaj spritaj prelegoj pri siaj landoj kaj kulturoj. Tamen vere, la plej bona afero el cxiuj estas, ke mi povas cxeesti mian klubon kiam ajn kaj kiel ofte mi volas ... cxar mia klubo estas la internacia virtuala klubo gvidata de akademiano Boris Kolker. La klubaj kunvenaj aperas en la pagxoj de la lastatempe eldonita libro - "Vojagxo en Esperanto-lando", la dua eldono, verkita de Boris Kolker.

    Per cxi tiu libro ecx la plej izolita esperantisto povas gxui la internacian amikecon de Esperantujo. Kompreneble, por pleje plibonigi sian konon de Esperantaj temoj, oni ankaux devas studi la prelegojn kaj tekstojn, kaj diligente plenumi la skribitajn ekzercojn cxe la fino de cxiu cxapitro, sed la lernado estas gxuebla sperto kaj Boris estas ege pacienca cxicxerono. (Mi mem atestas tion cxar mi devas esti unu el la plej malrapidaj vojagxantoj!).

    "Vojagxo en Esperanto-Lando", dua eldono, haveblas nun cxe la UEA libroservo. Petu gxin de la AEA libroservo kaj vojagxu tra la mondo kun mi!

    Fine, mi menciu rektan kontribuon de auxstralianoj al tiu unika lernolibro: Trevor Steele (Gxenerala Direktoro de UEA) eldonis la libron; Kep Enderby (eksa Prezidanto de UEA) verkis por gxi antauxparolon; Don Broadribb publikigis en gxi cxarman tekston pri Auxstralio kaj ankaux verkis la unuan recenzon por la revuo "Monato".

    Boris Kolker: Vojagxo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Rotterdam: Universala Esperanto-Asocio, 2002. 278 p. 14.5x21 cm.


    Vojaĝo en Esperanto-Lando

    Verkita de   Boris Kolker

    Recenzo de   Saliko

    Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta Kulturo. UEA, Rotterdam, 2002. 278 p.

    Uzinda legolibro

    La libro enhavas centon da variaj legajxoj de 75 auxtoroj, inter kiuj troveblas tiaj eminentuloj kiaj Zamenhof, Piron/Valano, Kalocsay, Waringhien, Auld, Boulton, sed ankaux malpli konataj, kvankam konindaj, esperantistoj el pluraj landoj. Pri la verkoj kaj verkistoj, eventoj kaj E-historio Kolker cxiam donas bazajn faktojn en la komentaroj, kiuj igas la libron kvazaux moderna enciklopedieto pri Esperanto. Tio ja estas tre utila, cxar en "Enciklopedio de Esperanto", aperinta en 1933, redaktite de Kökeny kaj Bleier, kompreneble, mankas informoj pri pli jxusaj agado kaj agantoj.

    Se vi pensas, ke vi jam legis "Vojagxon en Esperanto-lando" antaux kelkaj jaroj, vi supozeble pravas. La unua eldono aperis en 1992, sed la nuna estas presita sur bona papero kaj la nigrablankaj ilustrajxoj estas lauxdinde variaj. Ne malgravan rolon ludas la desegnajxoj de F.L. Veuthey kaj la abundaj fotoj pri Esperanto-eventoj kaj esperantistoj, kiuj igas la lernolibron interesa kaj historia fotoalbumo. La tekstaro estas de pli multnacia deveno ol en la unua eldono, kvankam la kunliganta fadeno ankaux nun estas la oftaj kunvenoj de rusa E-klubo, kiu estas mirinde agema kaj progresema. Dank' al la klubvesperoj, la kompilinto de la libro povas reklami multajn utilajn kaj modernajn kromlegajxojn al la legantoj de la Gvidlibro.

    La celoj de Kolker estas plivigligi la vivon de E-kluboj kaj lernigi la legantojn pri la Esperanta kulturo. Miaopinie, indus uzi la libron kiel bazon por diskutoj en progresema grupo aux dum somera kurso. Kvankam sperta gvidanto estus utila, la legajxoj, ecx sen instruisto, povas esti uzataj de ajna grupo, kies membroj jam havas meznivelan aux pli ricxan vortostokon kaj sxatas studi kaj interparoli en Esperanto por atingi ecx pli altan lingvonivelon. Al mallaboremuloj aux komencantoj la libro ne tauxgas. Oni povas elekti la tekstojn kaj taskojn en kiu ajn ordo, laux sia placxo; ili ne estas gradigitaj vortare aux gramatike.

    La taskoj estas variaj kaj paroligaj. Gxuste tial oni pleje profitus de ili en grupo; se oni legas sola, oni ne povas kompari siajn solvojn kaj opiniojn kun tiuj de aliaj. Kunlaboro surbaze de la libro de Kolker certe estos amuza kaj instrua. Ek al iu Libroservo!


    "Israela esperantisto", novembro 2002

    Doron Modan Intervjuis Boris Kolker
    pri "Vojaĝo en Esperanto-Lando"

    FIERA PRI SIA ESPERANTO-LANDO

    Intervjuo kun akademiano Boris Kolker pri la nova eldono de lia libro "Vojagxo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo".

    - Gratulojn, D-ro Kolker, pro la apero de via nova libro, kaj certe pri gxia imponega sukceso.

    -- Dankon. La libro vere havis rekordan vendigxon dum la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo kaj plu rapide vendigxas.

    - "Vojagxo en Esperanto-lando" estas perfektiga lernolibro, sed samtempe gxi estas gvidlibro pri la Esperanto-kulturo. Kiuj el tiuj du elementoj pli bone respegulas por vi la esencon de la libro?

    -- Ambaux estas samvaloraj. "Vojagxo" estas la sola lernolibro, kiu instruas regadon de la literatura lingvo kaj krean verkadon en Esperanto. Gxi estas la sola gvidlibro pri la Esperanto-kulturo, kiu gvidas facile, nealtrude, plezurige kaj entuziasmige. Tiuj, kiuj trastudis "Vojagxo"-n, igxas fieraj pri sia aparteno al Esperanto-lando, simile al tio, ke oni estas fieraj pri sia aparteno al sia patrolando.

    - Cxu estas nura hazardo ke aperas teksto pri Israelo en la libro, au cxu tio signifas specialan senton pri nia lando?

    -- La libro entenas tekstojn pri pluraj landoj - tiuj, kiujn mi vizitis (Rusio, Usono, Brazilo, Svislando, Belgio, Bulgario, Hungario) aux pri kiuj mi havas specialan intereson (Israelo, Auxstralio, Francio, Japanio, Cxinio). Mi elektis nur tiajn prilandajn tekstojn, post kies tralego la leganto ekhavu deziron tuj acxeti bileton por viziti tiun landon. Trovi tiajn tekstojn estas tre malfacile.

    - Mi malkovris en la Esperanto-Instituto en Bat-Jam malnovan version de "Vojagxo", publikigitan antaux dek jaroj en Moskvo. Cxu por vi "Vojagxo" estas kvazaux vivo-projekto?

    -- Jes. Delongege venis al mi la ideo, ke estas bezonata UNU libro, kiu ebligus al nova esperantisto rapide kaj gxue farigxi kvazaux denaska civitano de Esperanto-lando. La nuna ricxege ilustrita eldono, kiun publikigis UEA, preskaux plene enkorpigas mian revon.

    - Kaj kio dekomence igis vin verki la libron?

    -- Ni, instruistoj de Esperanto, cxiujare naskas grandegan kvanton da novaj esperantistoj. La plimulto de ili baldaux malaperas. Multaj restas eternaj komencantoj. Nur manpleno da persistaj homoj aligxas al la kerno de nia Esperanto-mondo. Tia situacio estas nenormala. Mi estas konvinkita, ke la homo, perfekte reganta Esperanton, profunde konanta gxian kulturon kaj aktive partoprenanta en la vivo de la Esperanto-komunumo, restos en Esperanto-lando por multaj jaroj, ecx por la tuta vivo. Tiu konvinkigxo igis min verki la libron, kiu kontribuu al tiu ambicia tasko.

    - Vi instruas Esperanton ankaux per la reto. Kiel tio funkcias?

    -- Mi instruas per "Vojagxo" en la negranda reta Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). Miaj lernantoj sendas al mi por kontrolo kaj komentado la taskojn de cxiu leciono, kiuj postulas krean verkadon. Plenumo de unu leciono postulas multan tempon, same gxia kontrolo. Sed la rezultoj estas okulfrapaj. Mi esperas, ke IPKK farigxos grava forgxejo de novaj klubestroj, kursgvidantoj, lingvoreviziantoj, recenzantoj, jxurnalistoj, verkistoj, esploristoj de Esperanto.

    - Kiel vi sukcesas entuziasmigi viajn lernantojn?

    -- La urbo Cleveland (Ohio, Usono), en kiu mi logxas, estas mondfama pro sia Klevlanda simfonia orkestro. Klevlandanoj fieras pri gxi, same kiel anoj de aliaj urboj fieras pri sia futbala aux basbala teamo. La orkestro posedas sian someran rezidejon, 50 kilometrojn for de la urbo. Imagu: miloj da urbanoj (tutfamilie, ecx kun beboj!) en semajnfinaj vesperoj traveturas en auxtoj tiun distancon por auxskulti simfonian koncerton, sidante sur la montetodeklivo. Kial tia entuziasmo? Cxar la orkestro posedas ne nur altan majstrecon, sed ankaux kapablas krei spektaklecon kaj festecan humoron. Kiu vidis karnavalon en iu sud-amerika lando, povas tion imagi. Per "Vojagxo" mi klopodas krei similan festecan etoson. Por mi mem, mi nomas "Vojagxo"-n simfonio en formo de perfektiga lernolibro.

    - Cxu vi kredas je la Fina Venko de Esperanto?

    -- Por mi la Fina Venko estas ekzistanta realajxo. Krom la reala mondo, mi konstante vivas ankaux en Esperanto-lando. Mi ne opinias, ke tiu lando nepre devas esti grandega: grandegaj landoj havas grandegajn problemojn. Mi deziras cxefe, ke en Esperanto-lando estu kiel eble pli multe da homoj homecaj, altkleraj lingve kaj kulture.

    - Kiujn konsilojn vi donus al komencanto, kiu deziras klerigxi lingve kaj kulture?

    -- Profunde trastudi la baznivelan kurson. Aktive partopreni kelkajn Esperanto-arangxojn kaj ne krokodili tie. Trastudi tre detale la unuajn ses lecionojn de "Vojagxo en Esperanto-lando" sub gvido de sperta lingvano.

    - Kaj al Esperanto-aktivulo?

    -- Profunde trastudi la tutan libron "Vojagxo en Esperanto-lando", prefere sub gvido de tre sperta lingvano. Poste verki detalajn recenzojn pri cxiuj (ne nur Esperantaj!) libroj en sia hejma biblioteko. Aktive partopreni en internaciaj Esperanto-renkontigxoj.

    - Chu vi povas malkashi al ni iom el viaj estontaj projektoj?

    -- Pri miaj projektoj mi okupigxas tre malrapide, ege zorge, dum multaj jaroj. Mi ne scias, kiam mi trovos tempon por la sekva grava projekto - verki libron pri Ludoviko Zamenhof. Se iam mi faros tion, gxi ne similos al la ekzistantaj samtemaj libroj. Gxi estos io... spektakleca..., festeca..., gxuinda...

    - Kiel dezirantoj povas kontakti vin?

    -- Prefere per retposxto laux la adreso:
      kolker $ stratos.net
      $ --> @   (sen spacoj)



    Vojaĝo en Esperanto-Lando

    Verkita de   Boris Kolker

    Recenzo de   Carlo Minnaja
    Heroldo, 23 sep 2002, No 13 (2025), P 3

    TRO BONA!

    Ni komencu per mallauxdo: libro tro bona. Tro bona kompare kun la meza nivelo de la personoj, kiuj uzos gxin. Gxi estas celata kiel teksto por perfektiga kurso, sed por gxin plene gxui necesas esti jam preskaux sperta esperantisto, kiu kapablas, kun helpo de kompetenta kursgvidanto, orientigxi en la stilretorto de la literaturo, kiu deziras vagadi tra la Esperanta kulturo, kiu sxatas uzi la lingvon por tio, por kio gxi estis kreita: reciproka kono de malsamaj popoloj sur nivelo de egaleco. Cxion cxi proponas la nova eldono de la verko de ruso (nun logxanta en Usono) Boris Kolker, "Vojagxo en Esperanto-Lando", pliampleksigita, pliinternaciigita kaj luksigita kompare al la unua apero (tiam iom rusiocentra) antaux dek jaroj.

    Vojagxo, jes ja: vojagxo en la literaturo ne nur tra tekstoj, sed tra biografiaj notoj pri la auxtoroj; vojagxo en la kulturo, kun eseoj pri parolo kaj elparolo (Lapenna modelas), la afiksoj, la konversacia lingvajxo (tralupeita de Auld); vojagxo tra la tekniko, de mikroteknologio al geofiziko; vojagxo tra la mondo, de Auxstralio gxis Hungario tra japanaj moroj, usonaj kutimoj, cxina gimnastiko, pratempaj homoj; vojagxo tra la movado, de Moskva klubo al "Kiel mi farigxis esperantisto", al la unuaj plumamikoj, al la kolonoj de nia kulturo, kun la gxusta graveco al la iniciatinto de la lingvo, al la medio kie li vivis, al la ideologio kiu lin inspiris. Kaj la subtitolo "Gvidlibro pri la Esperanta kulturo" estas plene trafa: da tiaj gvidlibroj ni gxis nun ne havis; nekompareble svelta kompare kun "Esperanto en perspektivo", tre ampleksa kompare kun cxiuj apendicoj de la kutimaj lernolibroj. Ecx analizate apud multaj longtradiciaj lernejaj tekstoj pri studado de etnolingvoj, gxi venkas en la komparo. Gxi ne pretendas anstatauxi la dauxre aktualan "Pasxoj al plena posedo", sed ja komplementi al gxi: lernanto kiu ne nur legus, sed trastudus ambaux, povus intense gxui la grandan potencialon kiun nia lingvo havas. Same kiel cxe Auld, ankaux cxe akademiano Kolker sentigxas la instruista pasio kaj kompetento, la gxuo de la propra eduka misio, la plena kono de la lingvo, de gxia movado, de gxia literaturo, de la apartajxoj de gxia popolo.

    Redakte, la libro prezentigxas kiel kolekto de 26 lecionoj de serioza triagrada kurso en imagita modela klubo, kien venas kaj parolas gastoj, jen movade elstaraj, jen malpli konataj sed egale interesaj. Cxiu leciono havas literaturajxon, movadan eron, internacian kulturon kaj - kiel povus esti aliamaniere dum kurso? - detalan komentaron kaj lingvajn ekzercojn, prezentitajn tre lerte kaj tute malenue. Ne nur la kursanoj lernos multegon el gxi, sed certe ankaux la kursestro: se duan mallaudon mi faru, cxiu linio estas tiom informoricxa, tiel ke nur unu lego ne suficas por cxerpi plene el tia ricxeco.

    Ducent okdek tre dense presitaj pagxoj, kun almenaux duobla nombro da nigrablankaj fotoj kaj ilustrajxoj, ofertas al la klubano, ofte ne scianta kiel plene ekspluati la lernitan lingvon, optimuman sxancon por konsciigxi, ke Esperanto vere malfermas vastan mondon kaj ke la tiutemaj propagandaj sxablonoj povas eventuale montrigxi tedaj, sed tute ne tordas la realon.



    Vojaĝo en Esperanto-Lando

    Verkita de   Boris Kolker

    Recenzo de   Blazio Vaha
    La 5an de Oktobro 2002a, en Budapesxto

    Lingvo kaj kulturo tra postkursa prismo

    Perfektiga kurso de Esperanto kaj
    Gvidlibro pri la Esperanta kulturo

    Universala Esperanto-Asocio
    Rotterdam 2002

    La libro ampleksas 278 numeritajn pagxojn,. ISBN 92 9017 078 6. - Redaktoro: Viktor Arolovicx . - Grafiko: Francisco L. Veuthey. - Tekstprilaboro: Roy McCoy. - Ilustra redakto: Osmo Buller. - Presita cxe Drukkerij Bariet B.V., Nederlando. - En la enkonduko la auxtoro esprimas tre koran dankon al kunlaborintoj kaj helpintoj, inter ili al Viktor Arolovicx, Aleksandro Sxevcxenko, Aleksandro Melnikov, Osmo Buller, Renato Corsetti, Kep Enderby, Roy McCoy, Rob Moerbeek, Trevor Steele, Francisco Veuthey.

    Cxi tiu vidinda, havinda kaj uzinda libro estas modifita (reviziita kaj renovigita, Roterdama) eldono de samtitola libro aperinta en 1992 cxe Progreso, en Moskvo. Kvazaux-kurso kaj kvazaux-klubumo, gxi konsistas el 26 lecionoj, imageblaj ankaux kiel 26 klubaj kunvenoj. Krom la esenca enhavo, tion atestas ankaux program-anoncetoj tra la libro (ekz. pp. 17, 18, 23, 26, 29, 89…259): jen tio kaj tio estas la programo de nia sekva kunveno, jen tiu kaj tiu gastos cxe ni, jen pri kio la gasto estas parolonta. "Nia klubano Leonido Klimov antaux nelonge venis el Parizo, pri kiu li montros al ni sian videofilmon, Sed antaux tio li deklamos fascinan versajxon de Leonard Newell pri tiu fascina urbo - oni povas legi la anoncon sur okra fono (p.17), kun referenco je posta komento pri Newell (30, p. 19), antaux la poemo Parizo, kies unua verso estas: Postlasis mi la koron en Parizo.

    La celo de Boriso Kolker estas kaj firmigi la lingvajn kapablojn por sukcese kaj altnivele (se necese, ecx elokvente) uzadi Esperanton, kaj enkonduki siajn legantojn en la esperantistajn vivon kaj kulturon, inkluzive la nunan staton kaj la gxisnunan historion. El la intervjuo de Katalin Kovács estas konfirmite, ke la plej grava motivo de la auxtoro tamen estis io tria (vidu ankaux supre): liveri gvidlinion por organizado de bonaj kluboj kaj kluba vivo. Nu, ecx se trovigxos nur malmultaj kluboj kaj kursoj, kiuj la planon liveratan de li sukcesos (je tempo kaj diligento) plenumi, almenaux individue certe multaj esperantistoj fruktuzos lian laboron. Inspiru nin liaj multesprimaj frazoj: Esperanto estas tiel bona lingvo, ke gxi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando estas tiel cxarma lando, ke gxi meritas esti enlogxata de lingve altkleraj civitanoj sed ne de duon-analfabetoj cxiam pretaj elmigri en Mal-Esperanto-landon. Regi Esperanton perfekte povas cxiu, ankaux vi, kara leganto (p. 11)...

    La libro konsistas el 26 lecionoj. Skemo de leciono laux mia percepto estas proksimume jena: a) klasika (bona, literatura, historia) teksto, b) alia literatura teksto c) tria altkvalita teksto (ekzemple: poemo) d) komentaro f) lingva praktiko. La tekstojn do sekvas (po 9 - 44) komentoj kaj (po 13 - 23) taskoj. La komentoj komence estas eble averagxe pli abundaj: poste oni povas jam uzi pli kaj pli el la materialo jam prezentita: la auxtoro resendas, referencas; la kursano relegas aux rememoras komentojn ankaux pli fruajn. Multaj komentoj estas pretaj enciklopediaj artikoloj.

    En la partoj nomataj Lingva praktiko, multaj taskoj sxajnas kreitaj laux la komunikada principo: ili devigas onin esprimigxi en certa tipo de situacio; parte ili estas komprenkontrolaj kaj lern-instigaj. Regule estas aktivigataj, krome, konoj kaj kapabloj pri uzo de sufiksoj, parolturnoj, proverboj. Lingva praktiko kutime enhavas instrukciojn kaj demandojn similajn al cxi tiuj - prenitaj el la dua kaj el la dek-oka lecionoj: 2/1: Klare montru la temon de la teksto per unu frazo! 2/4: Kiujn eventojn en la historio de Usono vi konsideras precipe interesaj aux gravaj? 2/12: Prezentu, kiel vi kondutus, se vi estus doganisto a) indiferenta pri siaj devoj; b) tro fervore plenumanta siajn devojn. 2/23: (ene de “Kvizo”) a) Kiam la esperantistoj povas paroli pri la utileco de Esperanto precipe konvinke kaj kial? - 18/1: Listigu la metodojn de la aplikata geofiziko kaj klarigu, por kio ili estas uzataj. 2/13: Zorge komparu la tradukojn (de Euxgeno Onegin)... trovu trafajn kaj maltrafajn lokojn,... 2/14: Klarigu, kion signifas la sekvaj vortoj: Lumilo, pafilo, fusilo, balailo (...).” La taskoj kompreneble rilatas al fragmentoj en la antauxaj tesktoj. La nombro de la taskoj estas pli ol kvarcent.

    La libro laux Esperanto-landa komparo havas aspekton tre belan: brila papero, tut-titolpagxa foto kaj dorspagxa auxtoro-foto, cxie fotoj kaj desegnoj interne. La arangxo de la teksto estas ekonomia. Laux la fotoj de personoj kaj laux cx. 30 librofotoj oni povas ecx vidimagi diversajn epokojn de la historio de Esperanto, kun diversaj emociaj nuancoj kaj etosoj.

    Se iam oni havos la necesajn (financajn, tehxnikajn) rimedojn, cxe sekva eldono, tamen valorus iom pligrandigi kaj la pagxojn, kaj la literojn. Por ion tre bonan igi perfekto-proksima, eblus aldoni alfabetan indekson de la nomoj kaj temoj - la tre ricxa enhavo ankaux tion penindigus.

    La du celoj de Kolker estas lingvoinstruado kaj enkonduko en la esperantistajn vivon kaj kulturon. Mi nun atentigas pri la graveco de la celo   d u a   - kaj pri gxia lerta efektivigo. Kolker, unue, sercxis kaj   t r o v i s,   parte ja mem   v e r k i s   (pp. 54, 133, 193, 268) simpatiajn tekstojn, inter ili “kvazaux-konversaciojn”, imagatajn intervjuojn. Poste - kaj pli grave - li sukcesis tiujn agrablajn tekstojn   a r a n gx i   en sinsekvo, kiu per si mem prezentas ankaux skizon de la historio de Esperanto. Li trovis rakontojn, kiuj prezentas la samajn temojn kaj subtemojn jen serioze, precizeme, solene, jen sprite kaj humure: tiuj du flankoj kune bone fiksigxos, mi pensas, en ies ajn memoro. Oni legas de Ludoviko Zamenhof mem pri la temoj Kiel naskigxis Esperanto (p. 13), kaj kiel li vivis, laboris, kreadis (Pri mia vivo, 84), oni trovas seriozajn resumojn pri la historio de la movado kaj de la literaturo dank’ al William Auld , Sergej Kuznecóv, Ulrich Lins kaj Boris Kolker, sed oni trovas ankaux la gaje-gajigan interpreton kaj prezenton de esperantistaj troigoj fare de Izrael Lejzerowicz (El la Verda biblio, 15). Atenta leganto trovos prezentitaj tempe kaj loke diferencajn nuancojn de esperantistaj vivopraktiko, agad-idealoj kaj vivmanieroj pasint-jarmilaj, pasint-jarcentaj, pasint-jardekaj, tra lingvoterenoj kaj landoj bulgara, franca, germana, ukraina, rusa kaj ceteraj.

    Se paroli pri lingvaj kaj stilaj nuancetoj: min gxojigis la (re)aktiva uzado de strukturoj kun estas -ita: “La libro estas verkita kvazaux taglibro de ideala Esperanto-klubo”,... “En la lernolibro estas uzitaj diversaj tipoj de ekzercoj”, diras la auxtoro, en epoko, kiam iuj konas preskaux nur la formon estis...-ita). Malplacxetis al mi eteta (diversauxtora) trouzo la verbo studi ,- eble, mi pensis, modernaj homoj ne plu lernas ion ajn, ili nur studas sencxese, kaj - malgraux subtenaj Zamenhofaj kaj Varengjenaj uzmodeloj - mi ne gxojis pri ripetigxado de la klisxo “konatigxi kun io”. .Jes, muzeo, pejzagxo, ekspozicio, libro ja konatigxas al vi, al mi, al iu ajn, sed mi, miaflanke, ne konatigxas al la muzeo, nek igxas mi konata kune kun gxi. La auxtoraj (Kolkeraj) frazoj, tekstoj estas tre klaraj...

    Oni trovas tipe sobran esperanstistan argumentadon pri la avantagxoj de Esperanto laux John Leslie (Ferioj, .22), teorian, lingvistikan, pensulan, artistan pritrakton de la cxiel bona arte esprimlerta, psike komforta Esperanto laux Claude Piron (fragmento el La bona lingvo, 144), sed ankaux ironian prezenton de la esperantista vivo fare de Cezaro Rosetti (Songxo teruras, songxo forkuras, p. 73) Julio Baghy (Estas mi esperantisto, 76) kaj Raymond Schwartz (Esperantisto, ekesto kaj malapero (77). Preter diversvidpunktaj kaj diversdetalaj teoriaj prezentoj de la lingvo, kiel tiu de Bokarjov (Esperanto, la lingva kreajxo de Zamenhof, 154), aux tiuj de John Wells pri bona prononcado distingo-ebliga (37) kaj la afiksaro derivo-ebliga (196), oni trovas ankaux la majstran zozon verkitan de la spritplene sprita Louis Beaucaire - temas pri la literaturajxo Zozo, la dek-sepa regulo de la Fundamento. Boris Kolker tamen volas prezenti ne nur Esperantujon, sed ankaux la ceteran, ne-esperantistan, mondon.. Jen kial li enlibrigis tekstojn pri Hungario (de János Nádasdi, 66-7), pri Auxstralio (de Donald Broadribb, 131-133), pri Usono (verkitan de Boris Kolker mem, kaj alian de Aleksandro Sxalnev, 224), pri Svislando (Arthur Baur, 160).

    Mi scias de la auxtoro, ke iu sentas mankon de trarigardo de la muzika kulturo en la libro, mi scias laux la sama fonto, ke Boris Kolker mem volonte traktus pli detale la historion de la universalaj kongresoj, sed li simple ne plu havis spacon por tio. Eble tria persono volus legi ion koheran pri provoj de kino, de la sceneja, pupteatra artoj, pri reflekigxo de gxeneralaj filologiaj kaj filozofiaj problemoj, tendencoj en Esperanto. Al mi manketas, cxe tiom bona cetero, cxapitro pri la Esperanta gazetaro. Mi tuj aldonu, ke tion parte kompensas fotoj, ekzemple de numero de malnova Ondo de Esperanto ( 45), numeroj de Kontakto (36), Literatura Mondo kaj Fonto (118) kaj ecx pli teksto-komentoj kaj foto-komentoj diverslokaj, ekzemple la noto pi Monato, Kontakto, Fonto, Scienco kaj Kulturo, Literatura Foiro. Juna Amiko, Internacia Pedagogia Revuo, ktp. post la pri-utiliga artikolo de Joachim Werdin (Kaj post la kurso, kion? 17, p. 70); simile, tre bonvenas la noto pri Literatura Mondo, kun Kalocsay, Waringhien, PAG kaj aliaj verkoj (12, p.108), la noto pri la revuo Esperanto kun Edmond Privat (2, p.119), renova noto kun mencio pri Oomoto, Language Problems & Lanuage Planning, kiel pri. redaktajxoj de Joel Brozovsky kaj Humphrey Tonkin (p. 254). Kolker kunmetas, apudigas verkojn senteme kaj sentesprime. Logiko kaj sento: estas fragmento el la libroforma studo Esprimo de sentoj en Esperanto (1957) fare de Edmond Privat, verko kiu tre multe diras pri la kvazaux spontaneaj ebloj de Esperanta esprimado de impresoj , animstatoj, etosoj kaj emocioj. La ideojn de Privat sekvas fragmento el plej bela sentesprima Esperanta prozajxo: Ombro sur interna pejzagxo (1984) de Spomenka Sxtimec.

    Cxiu el la 26 lecionoj Kolkeraj, kiel oni jam scias, enhavas ion beletran aux almenaux ion arte verkitan, cxiu leciono enhavas komentaron, kiu reference al numeroj en la cxefaj tekstoj multon klarigas kaj nin, legantojn, klerigas, kaj cxiu leciono, kiel dirite, enhavas parton nomatan lingva praktiko. La komentoj, tre lauxdindaj, iom post iom tusxas cxiujn interesajn punktojn de la gramatiko kaj tre multajn momentojn de la Esperantaj historio kaj kulturo. Pri la lingvaj praktikoj mi havas la impreson, ke jes, ili efike ekzercas nin diligentajn kaj bonvolajn legante-lernantojn pri tiu au alia gramatika punkto, sed plie kaj prefere - ili instigas je atenta legado kaj relegado de la traktataj tekstoj. Klare, ili relative malmulte instruas en maniero, kiu konvenus por komencanto - sed tion oni ja ne celas nek promesas. Ili helpas sistemigi elektitajn detalojn kaj ili tre helpas profundigi la manieron legi: oni , instigate de la demandoj, komencas legi atente. Fine - se trovigxos konvenaj instruantoj - ili tre helpos ankaux kontroli efektivajn kursanojn kiuj volas ne nur studi, sed ankaux ellernadi aferojn...

    Samtempe, la libro evidente nek celas, nek povus konigi   k o m p l e t e   la historion de Esperanto aux tutan gxian literaturon. Aperinta en la jaro 2002, tre ricxa je indikoj pri historio de la Esperanta kulturo, tamen gxi ne estas (certe ecx ne povus esti) gxisdata, nek temare cxiomampleksa... Kiam oni devas elekti, oni elektas diverse. Cxe tiom bona cetero, al mi iom ekmankis trakto de aux fragmento el la Esperanta traduko Kalevala de Leppäkoski (1964), aux el La ingxenia hidalgo de Cervantes (traduko de Diego aperinta en1977), Grimm-duopa fabelo tradukita de Kabe, ideoj pri rolo de A. Gabowski, perspektiva rigardo al la Bulonja Deklaracio. Fragmento el Kalevala, ekzemple, ne troveblas en la libro - kiel mi eksciis de la auxtoro, pro decido entute rezigni pri karakterizo aux sistema prezento de la tradukliteraturo. Tamen ideoj pri ebloj bone traduki nepre aperas en cxiu el ni, kiam ni legas kvin versiojn de la unuan strofo de Euxgeno Onegin (188-189).

    Pli zorge ol E-instruantoj, kutime, Kolker atentas pri vive gravaj temoj kiel mangxado kaj kuirarto; tial li prenis kaj prezentas al ni konsilojn de Inna Litviná (Kiel, kiam kaj kiom mangxi, 217-218). Krome li evidente celis enlibrigi ankaux la plej gravajn elementojn de la niatempe nova Esperanta tehxnika leksiko. Por kontroli mian aserton legu lian tekston Pri Interreto per simplaj vortoj (168-72) aux artikolon de Gianfranco Cazzaro (Mikroskope vastaj horizontoj 204-5), prenitan, kun mallongigo kaj referenco, el la revuo Monato (1997, n-ro 2, p. 12-12).

    Versxajne gxuste pro bona prezento de periodoj de Ruslingvio, manketas al mi prezento de movad-organizaj sxanceligxoj kaj konfliktoj en la pli okcidenta parto de Esperanto-lando, kvankam ion tian ja sentigas teksto de Humphrey Tonkin (247-9), kiu prezentas stadion de nia evoluo kaj atentigas pri la taskoj de disvastigado. Mankas (al mi) trakto de aux fragmento el la nova klasikajxo Kanto de Utnoa fare de Abel Montagut - sxajne mankas ankaux mencio pri gix - aliflanke mi ne forgesu, ke la Ibera skolo estas prezentata (191). Almenaux ne okulfrapas konsidero de evoluantaj aux stagnantaj, sxatataj aux neglektataj, ideoj de Saussure kaj Wüster pri “neceso kaj suficxo”, “elektebla precizeco”, manieroj influi la terminologian laboron - temoj nepre gravaj por Esperanto. Enhavas iom da troigo la prezento pri la laboro de BSO, forestas gxia esenca karakterizo. Nu jes, tion oni ecx ne postuletu de postkursa libro: jen, mi parolas jam evidente pri miaj subjektivaj legemo kaj preferoj.

    La libro, rekomendata por tiuj, kiuj emas profundigi siajn konojn, ne liveras sisteman gramatikon, kaj (kvankam multe helpas) ne neprigas kompletigon de la kursanaj konoj okaze de cxiu eventuala manko de prepariteco pri gramatiko aux leksiko. La auxtoro edukas je bona uzo de la lingvo Esperanto antaux cxio per abunda prezentado de imitindaj, altkvalitaj tekstoj kaj per ilia bona, detala lauxenhava prilaboro - malpli: per ia sistema prezento kaj prilaboro de la gramatiko. Multo, sed precipe la bona komentaro, la tektsoj kiel tiu pri Parolfiguroj (de Kolker, laux Lapenna), pri Sonfiguroj, pri IEM La universala bibliteoko de Esperanto (fare de Herbert Mayer, p 172-4) ebligas, ke la libro estu uzata ankaux en universitata instruado. Nur iom post iom oni rimarkos, kiom da historiaj faktoj, datoj, nomoj, indikoj pri personoj aperas cxi tie la unuan fojon, kiom da aferoj estas kompare al informoj pli fruaj, cxi tie korektitaj, precizigitaj, gxisdatigitaj. Elstaras cetere la multflanka prezento de la auxtoro de Esperanto.

    Tial mi rekomendas rekonsideri la sindifinon de la verko tute serioze. Jen verko por   p e r f e k t i g o   de la scio de tiuj, kiuj jam efektive havas la fundamenton, kaj do kiuj havas la eblon kun spirita komforto lasi sin influigxi de la tekstoj elektitaj bone kaj komentitaj bonege...

    Cxar la libro enhavas sume pli ol 400 taskojn: plenuminte ilin, vi (iu ajn el ni) scios certe multe pli ol antauxe. Ecx pli da scioj kaj informoj liveras la admirinde ricxa aro-da-aroj da komentoj. Laux la pli ol 600 komentoj oni povas havi klarigojn (por liveri hazardecajn ekzemplojn) pri la Akademio de Esperanto, pri Vilno, pri Euxgeno Mihxalski , pri la eldon-agado de Juan Régulo Pérez , pri Éva Tófalvi kaj Oldrich Knichal, pri la delegita reto de UEA, pri SAT, pri la Originala Verkaro de Zamenhof , pri Pasporta Servo ktp. Eminente resumas Kolker ekzemple konojn pri la prijidaj studoj de Zamenhof, kun novaj aux apenaux konataj detaloj (p. 119). Li prezentas kaj ofte kompletigas (gxisdatigas, korektas iam aliloke erarajn) biografiojn. Rekomendindas legi, ekzemple, liajn biografiajn notojn. pri W. Trompeter , G. Waringhien (p. 221), M. Bronsxtejn, B. L. Pasternak, I..Nemere, T. Sekelj ktp. , ankaux pro bibliografiaj indikoj enkomente.

    La auxtoro konsideras (11) sian laboron samtipa kun Pasxoj al plena posedo de Auld kaj Faktoj kaj fantazioj de Marjorie Boulton. Fakte, cxe Auld ecx la strukturo de la lecionoj (pasxoj) estas simila al tiuj de la Kolker-aj lecionoj. Auld havadas la partojn Vortaro, Legajxo, Ekzerco. Simplajn, vaste konatajn vortojn (kiajn Auld ja ne tute evitas en siaj segmentoj Vortaro), Kolker ne difinas, oni ion sciu jam komence.. Aliajn parencelementojn de la Vortaro de Auld oni sercxu cxe Kolker principe en la komentaroj - tamen la celo cxe Kolker estas plie ofte kleriga, ol nur lingvoisntrua. Tion, kion enhavas cxe Auld la partoj Legajo, Ekzercoj, kovras la Kolkeraj tekstoj kaj Lingva praktiko. La kvanto kaj gamo - la cxiu-leciona plureco - de valoraj tekstoj cxe Kolker estas speciale atentinda.- Finfine kaj sume, la kolekto de Kolker estas ankaux pli fresxdata ol tiu de Auld, ankaux simple pro la paso de la tempo kaj pro la kvalita evoluo de Esperanto-apliko. Tekstoj estas cxe Kolker regule - pluraj. Aldonigxas prikulturaj informoj (krom la leksikaj) en la komentaro.

    Krom la menciitoj, iasence antauxuloj de Kolker estas laux mi ankaux la sekvaj figuroj de la Esperanta kulturhistorio: Julio Baghy (pro la legemiga Verda Koro), Edmond Privat, pro la leginstiga Karlo (kaj ankaux pro la du popularaj Esperant-historiaj volumoj de Privat), Alberto Fernández pro Sengxenaj dialogoj (1971), Klauxdjo Piron, pro Gerda malaperis, Hektor Alos kaj Kiril Velkov, pro Ek al leg’, kaj Stefan Mac Gill pro la legindaj Lauxta vekorlogxo, Pordoj, Tridek roluloj ks. Simile postuleman al la uzantoj, literatur-citan, samtempe pli lernolibrecan instruverkon produktis kaj aperigis cxe Hungaria Esperanto-Asocio Ottó Haszpra (2001). Escepte la lernolibron de Haszpra, cixu el la menciitaj verkoj, kaj nun ankaux tiu de Boriso Kolker, celas progresigi nur tiujn, kiuj ja kapablas jam   l e g i   en Esperanto. Havas similan celon sed konsistas nur el tekstoj Baza legolibro de Johano Sárközi. - Havas ja celon alian, sed rilatas simile lingvosxate, formogxue al la tekstoj kaj al la librouzantoj la auxtoro de Step by step in Esperanto de Montagu C. Butler (1965).

    Por fini: mi elkore gratulas Borison Kolker: lia evidenta sxato al vere bonaj Esperantaj tekstoj, liaj mondokono, historio-kono, inventemo kaj persista redakta laboro li produktis tre bonan, utilan libron. Evidente, mi - kaj aliaj simile - bezonas ankoraux tempon por ekkoni la libron vere bone, kaj por povi gxin analizi lauxmerite kaj por uzadi gxin plensukcese.

    Dezirante sanon kaj simile sukcesan pluan laboron, mi la recenzon - finas.

    -------------------------------------------------------------------------

    Boriso (Borís Grigórjevic) Kolker (1939). “Rusiano kaj sovetiano, ekde 1993 - usonano. Instruisto de lingvoj kaj tradukisto. Doktoro pri lingvoscienco, defendinta disertacion pri esperantologia temo. Auxtoro de tri Esperanto-lernolibroj, interlingvistikaj artikoloj. Membro de la Akademio de Esperanto. Kunredaktoro de Monato. En diversaj tempoj kunfondinto kaj kungvidinto de SEJM, ASE, SEU, REU, komitatano de TEJO, komitatano kaj cxef-delegito de UEA; kunfondinto kaj membro de EVA. (El la libro recenzata: “Komentaro” post la teksto pri Sonfiguroj verkita de Kolker, pp. 139, 140).

    2) Prononchelpoj (plejparte helpe de la recenzata libro): Broadribb - bródrib, Joel Brozóvski - gxoel brozóvski , Kovács - kovacx, Auld - old , Lejzerowicz - lejzerovicx, Baghy - bagi aux bogi, Wells - uxelz, Leslie - lézli, Schwartz - sxvarc, Baur - baur , Beaucaire - bokér , Nádasdi - na:dasdi. Boriso Kolker prezentas ankaux la personajn nomojn kaj li komencas la porononcindikojn majuskle (ekz. Bokér). Liaj multnombraj person-prezentoj kun prononcindikoj certe helpos ecx pli-malpli spertajn esperantistojn.

     
    Esther kaj Boris Kolker en Ouro Preto, Brazilo.
    Klaku cxi tie por vidi pli grandan foton.
     

    Aliaj paĝoj pri Boris Kolker, aŭ lia libro

    Intervjuo de Katalin Kováts
      http://www.ilei.info/ipr/intervjuo_kun_kolker.htm

    Recenzo de Edukado.net (Katalin Kováts)
    Pli ol 10 komentoj de aliaj homoj
      http://www.edukado.net/katalogo/13384

    Kelkaj lecionoj de la libro "Vojaĝo en Esperanto-Lando":
    Antaŭparolo,   Leciono 1,   Leciono 3,   Leciono 7,   Zozo
    Esperanta-Rusa vortaro
      http://www.esperanto.mv.ru/Vojagxo/index.html

    Membiografieto de Boris Kolker,
    kaj kelkaj ligoj al kursoj (ruse) kaj aliaj paĝoj
      http://www.ikso.net/esperanto-kurso/galerio/index.php?kiu=kolker

    Studlibro vere unika.
    Recenzo de Donald BROADRIBB en "Monato" revuo.
      http://www.esperanto.be/fel/mon/rec/vela.html

    Ucebnik jazyka esperanto. Recenzo de Edukado.net
    Lernolibro verkita de Boris Kolker (ruse)
      http://www.edukado.net/katalogo/9314

    Intervjuo kun membro de la akademio de Esperanto
    Sinjoro Boris KOLKER, okaze de la Zamenhof-Bankedo
    en Evaston, Cxicago, IL, Usono, la 25-an de Decembro, 1997.
      http://www.esperanto.mv.ru/Cetero/intervjuo.html

    "Vojaĝo en Esperanto-Lando"
    Perfektiga kurso de Esperanto
    Boris Kolker, 1996
    Boris Kolker prezentas sin
      http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Kursoj/Kolker/Kolker.A.html

    Gazetaraj Komunikoj de UEA - N-ro 153
    Dato: Ĵaŭdo, August 22 @ 10:28:36
    Recenzo pri la libro "Vojaĝo en Esperanto-Lando"

      http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gaz153.html#2

    Recenzo de Ĉina Interreta Informa Centro
      http://www.china.org.cn/world/shi-read/rekomendo/06.htm



    Okemo hejmpaĝo
    40 Fotoj 201-217
    41 Fotoj 218-230
    42 Fotoj 232-250
    43 Fotoj 247-266
    44 Raporto
    45 Recenzoj pri Vojaĝo
    46 Recenzoj pri Vojaĝo
    47 Recenzoj pri Vojaĝo
    48 Recenzoj pri Vojaĝo   (pli nova)
    Aktualigita de Enrique   7 julio 2006