Vojaĝo en Esperanto-Lando
  Verkita de   Boris Kolker  
Recenzoj kaj intervjuoj

Enrique

paĝo 46
31 oktobro
2005




Boris en Brazilo

Recenzo de LEE Chong-Yeong, gazeto "La Lanterno Azia", (Koreio), 2003   (25 dec 03)
Recenzo de Donald BROADRIBB, gazeto "Monato", 2003   (25 dec 03)
Intervjuo de Katalin Kováts, Internacia Pedagogia Revuo.   (10 jul 03)
Recenzo de Jacques Tuinder, Ekumena Komunumo KGI.   (18 maj 03)
Recenzo de Cuda Masao, gazeto "La Movado", (Japanio), 2003   (28 maj 03)
Recenzo de Paul Gubbins, "Esperanto", 2003, februaro, n-ro 2 (10 jun 03)
Recenzo de Renée Triolle, "Le Monde de l'Esperanto" (Parizo),   (10 jun 03)
Recenzo de S. Ivanov kaj A. Osokin, "Rusia Esperanto-Gazeto".   (10 jun 03)
Recenzo de Jean-Luc Tortel, "Sennaciulo" (Organo de SAT, Parizo).   (10 jun 03)
Recenzo de Jorma Ahomäki, "Vekilo" (Tampereo, Finnlando).   (10 jun 03)
Recenzo de Leif Nordenstorm, "La Espero" (Svedio).   (20 jun 03)

Antaŭaj recenzoj,   (12 jun 03)

"Aktivigaj taskoj pri primovadaj temoj", de Boris Kolker.   (12 jun 03)
El la LERNILOTEKO de _Educado.net_   (PDF dosiero)
(Atendu minuton por la apero de cxi tiu pagxo)

(enretigita dato)


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo en la gazeto "La Lanterno Azia" (Koreio), 2003, numero 8-9, paĝo 12

Verkita de LEE Chong-Yeong

Por Meznivelaj Esperantistoj

Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. UEA, 2002.

"Saluton, amiko! Jes, en nia komforta aŭtobuso, vojaĝonta en Esperanto-lando, estas unu libera loko. Kion ni faros dum la vojaĝo? Ni konatiĝos kun la historio, kulturo, kutimoj, vidindaĵoj de tiu belega lando, kun ĝiaj plej interesaj homoj.

Kaj ni tiel profunde studos ĝian lingvon, ke vi povos fariĝi civitano de tiu lando, kiu ne estas sur la geografia karto. Mi diros al vi sekreton: se vi montros vin interesiĝema, laborema kaj kapabla, ĉe la fino de nia vojaĝo vi, eble, eĉ ricevos propran pecon da tero sur la plej alta monto de tiu lando - Verda Parnaso. Okupu do la lokon, amiko, kaj vojaĝu kun ni! Ek!"

Tiel la aŭtoro enkondukas nin en sian libron. Kiel la subtitolo de la libro indikas, la libro estas tre bona lernolibro por meznivelaj esperantistoj, kiuj volas scii pli pri Esperanto-kulturo kaj perfektigi sian lingvan regon de Esperanto. Eldonita unue en 1992, la nuna eldono de 2002 estas tute reviziita kaj renovigita.

La libro havas 26 lecionojn. Ĉiu leciono havas 3-4 mallongajn legaĵojn amuzajn kaj facile legeblajn pri diversaj aspektoj de Esperanto-kulturo kaj pri diversaj landoj. KOMENTARO bone klarigas signifojn de esprimoj, propraj nomoj kaj esperantaj aferoj. Poste troviĝas LINGVA PRAKTIKO - ekzercoj por repondi en Esperanto al diversaj bone selektitaj demandoj.

Estas supozate, ke la studanto jam bone konas bazan kurson de Esperanto kaj havas bonan vortaron. La lernolibro estas uzebla por memstara, koresponda aŭ klasa studado. Ankaŭ tiuj, kiuj libere regas Esperanton, trovos la libron utila: unue, ĉar ĝi enhavas elstarajn literaturajn tekstojn; due, ĉar ĝi estas siaspeca moderna enciklopedieto de Esperanto kun multaj ĝisdatigitaj kaj malfacile troveblaj informoj; trie, ĉar ĝi ebligas radikale plibonigi la vivon de Esperanto-kluboj; kvare, ĉar ĝi havigas al ni riĉan materialon, racian, emocian kaj uzeblan en la ekstera informado. La libro estas bona referencaĵo por prepari sin al la meznivela internacia ekzameno de ILEI/UEA.

Aperas en la libro fotoj de Lee Song-Yun (Junĉjo), parolanta al radio-amatoroj, kaj de mi, parolanta kun d-ro Zaleski-Zamenhof, nepo de Ludoviko Zamenhof, kreinto de Esperanto.

LEE Chong-Yeong,
Vic-prezidanto de UEA


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo en la gazeto "Monato", 2002, No 8, aŭgusto

Verkita de Donald BROADRIBB

Studlibro vere unika

Ni troviĝas en la virtuala klubo "Esperanto-lando", kiu situas ie en Moskvo. Oni prezentas al ni dudek ses kunvenojn de la klubo, unu pli interesan ol la alia. La ĝenerala tagordo de la klubkunvenoj estas pli-malpli konstanta, kvankam ekzistas esceptoj - kelkfoje antaŭanoncitaj, kelkfoje (same kiel en "realaj" klubkunvenoj) kvazaŭ neanticipitaj.

Ekzemple, hodiaŭ ni partoprenu en la kvara kunveno ("Leciono 4"). La prezidanto informas nin, ke hodiaŭ ni faros "ekskurson al Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo, ligitaj kun la malnova historio de Esperanto". Li ankaŭ mencias, ke en kunveno post du semajnoj ni denove ekskursos, sed tiufoje al memorigaj lokoj "ligitaj kun la nova Esperanto-historio". Ni ekskursas al domo, en kiu Ludoviko Zamenhof loĝis inter 1879 kaj 1881, kiam li studis en la medicina fakultato de la Moskva Universitato. Poste, ni ekvidas la universitaton mem, transiras al la muzeo de Tolstoj, kaj al konstruaĵoj ligitaj kun la historio de Esperanto en Rusio ĝis la mezo de la epoko de Stalin. Dume, nia gvidanto informas nin pri esperantaj eventoj rilatantaj al la vizitataj lokoj kaj la politika situacio.

Fininte la ekskurson, jen ni denove en la klubĉambro. Marjorie Boulton prelegas al ni pri peresperanta korespondado (t.e. ni legas tekston tiuteman, verkitan de ŝi.) Post la prelego ni transiras al literatura prezento: Ni legas selektaĵon el "Metropoliteno" de Vladimiro Varankin. Ĉi tiu rakonto rekte rilatas al la ideologiaj sintenoj de la 1930aj jaroj. Sekvas tiun legaĵon poemeto de Albert Goodheir pri "Totalismo". Kaj ni legas detalan komentaron, kiu klarigas la nomojn kaj eventojn, menciitajn ĝis nun en la kunveno, kaj kiu atentigas pri lingvaj fenomenoj, kiujn ni bezonas speciale atenti.

En la tria parto de la klubkunveno venas lingvo-praktikado. Ni respondas al demandoj pri la enhavo de la legaĵoj, ni faras frazojn laŭ diversaj skemoj, kaj ĝenerale uzas Esperanton. Estas klare, per la demandoj, ke la legaĵoj celis ne nur ĝenerale distri nin, sed specife instrui nin pri nomoj, datoj kaj faktoj.

En siaj 26 lecionoj ("klubkunvenoj") Boris Kolker prezentas al ni unikan studlibron, ĉar ĝi ne nur celas utili al "progresantaj" studantoj de Esperanto, sed ankaŭ estas tre utila kleriga verko por la sperta esperantisto, kiu deziras pligrandigi sian scion pri la historio de la esperanta movado, sian konon de esperantlingvaj verkoj, sian scion pri la historio de Esperanto, kaj/aŭ volas trovi ekzercojn kaj prilingvaĵojn, kiuj povas progresigi ankaŭ lian Esperanto-kompetenton.

La temoj neniel estas nure Esperanto-rilataj, kvankam plejofte ili rilatas, almenaŭ nerekte, - se nur pro la fakto, ke ili estis ĉerpitaj el esperantlingvaj verkoj. Ni do legas pri la origino de Esperanto, la frua movado, pri vizitado al aliaj landoj kun notoj pri diversaj kulturoj, pri "La ĉina gimnastiko Tajĝiĉjŭan"; ni legas tekstojn pri prononcado, tekstojn el "Esprimo de sentoj en Esperanto" de Edmond Privat, kaj ĉerpaĵojn el multaj literaturaj verkoj. Ni konatiĝas kun Cezaro Rossetti, Julio Baghy, Raymond Schwartz, Mikaelo Giŝpling, Lorjak, Hilda Dresen, Kolomano Kalocsay, kaj granda nombro da aliaj verkistoj niaj. Kelkaj prezentaĵoj estas tre praktikaj, ekzemple, informoj kaj detaloj pri Interreto en la lasta leciono.

Du karakterizaĵoj de la libro elstaras: ĝia amplekso (pritraktanta preskaŭ ĉiujn aspektojn de la esperantismo), kaj la multvario en ĉiu el la lecionoj. Preskaŭ nenio en la libro celas nur distri sen informi. La emfazo pri la historio de Esperanto en Rusio, eble, estas iom tro forta - mi ŝatus legi egale ampleksajn informojn pri, ekzemple, la historio de Esperanto en Ĉinio, Vjetnamio, Irano kaj aliaj lokoj, kie la esperantismon konfrontis sociaj sintenoj, kulturoj, kaj ideologioj problemkaŭzantaj; legi pri la tre frapa interligiteco de la esperanta movado kaj spiritismo en Brazilo, ktp. Kompreneble, tio signifus du- aŭ tri-obligi la amplekson de la libro, do ne estus praktika.

La libro estas nedika, sed neordinare peza (duonkilograma!), ĉar presita sur altkvalita papero. Ampleksa kolekto de bildoj pri lokoj, homoj kaj libroj de Esperanto-lando kontribuas al la unikeco de tiu lernolibro-gvidlibro.

Salutinda verko, kiu abunde plenumas la promeson de sia subtitolo: "Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo".

Boris Kolker: Vojaĝo en Esperanto-lando. Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Eldonis UEA, Rotterdam, 2002. 278 paĝoj.


Katalin Kováts   intervjuis   Boris Kolker
  por   Internacia Pedagogia Revuo
(Jaro 2002 # 3)

Ni demandis al   Boris Kolker,   aŭtoro de la ĵus aperinta libro

"Vojaĝo en Esperanto-lando,
Perfektiga kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta kulturo"

pri la historio kaj verkado de la libro, sekretoj de bona klubvivo kaj pri liaj instruistaj spertoj.


KK: Gratulojn okaze de la apero de tiu, certe furora kaj sukcesa libro. Kial vi decidis verki tiun neordinaran libron*?

BK: Mi opinias, ke la homo, kiu perfekte regas Esperanton, profunde konas ĝian kulturon kaj idearon, ne nur havas pro tio utilon kaj plezuron dum tuta sia esperantista vivo, sed ankaŭ neniam forlasos Esperantujon. Mi decidis kontribui al tiu interproksimiĝo de esperantistoj kaj Esperantujo, tiel ke la interproksimiĝo okazu libervole kaj per facila vojo.


K: Kiel naskiĝis la libro?

B: Malklara ideo aperis ĉe mi komence de la 70-aj jaroj. Ĝi kristaliĝis meze de la jaro 1987, okaze de la centjariĝo de Esperanto. En la jaro 1990 mi finverkis la unuan version por la fama moskva eldonejo "Progreso". Ĝuste tiam Sovet-Unio kolapsis. Pro la ekonomia ĥaoso en la lando, la libro aperis nur en 1992, nur en kvanto de 4000 ekzempleroj (preskaŭ ĉiuj jam disvenditaj) kaj kun sufiĉe modesta ekstera aspekto.

Ekde tiam mia vivo kaj la mondo ĉirkaŭ mi ege #349;anĝiĝis, i.a., en 1993 nia familio transloĝiĝis en Usonon. Tiu ŝanĝiĝo nepre devis reflektiĝi en la nova versio de "Vojaĝo". Mi eklaboris pri ĝi en 1995, malnete finis en 1998 kaj faris la lastajn amendojn en majo 2002, kelkajn tagojn antaŭ la ekpreso de la libro.


K: Kion vi sentis ekvidinte la novan eldonon de la libro? Ĉu ĝi superis viajn imagojn?

B: La libro povis aperi du-tri jarojn pli frue, se mi ne proponus abunde ilustri ĝin. Mi antaŭsciis, ke ĝi estas eldonita bele. Sed la realo superis ĉiajn atendojn. Por la eksa grafikisto de UEA Francisco Veuthey kaj por la eksa Ĝenerala Direktoro de UEA Osmo Buller "Vojaĝo" estis cigna kanto, do ili (same kiel mi) enmetis en ĝin siajn animojn. La rezulton mi sentas kiel miraklon.


K: "Vojaĝo" prezentas al ni modelan klubvivon, tiom modelan, ke oni pensas: tia klubo ekzistas nur en fabeloj. Ĉu vi iam spertis, gvidis simile bonan kaj aktivan klubvivon, aŭ en la libro ricevis spacon nur viaj revoj?

B: Unuavice, revoj, sed ankaŭ sperto de multaj Esperanto-kluboj en la eksa Sovet-Unio. Mi esperas, ke "Vojaĝo" helpos radikale ŝanĝi la kluban vivon en la tuta Esperantujo. Komunaj interesoj, komuna laboro, komuna tempopasigo estas la sekretoj de bona kluba vivo.


K: Ĉu vi vidas diferencon inter la esperanta vivo de la eksa Sovetunio, de   kie vi devenas   kaj tiu de la nuna Usono, kie vi nun loĝas?

B: Usono estas MALSAMA lando, ankaŭ koncerne Esperanto-movadon. Unuavice, oni ne forgesu, ke Usono estas citadelo de la angla lingvo kiel internacia lingvo. Malgraŭ tio, la Usona Esperanto-movado estas sufiĉe forta kaj originala. Laŭ mia opinio, ĝi multe gajnus per plibonigo de la kluba vivo. Sed tio estas malfacile efektivigebla en la usona vivoritmo.


K: Krom esti bona ĉiĉerono, kio estas via profesio kaj viaj hobioj?

B: Mi estas ne nur ĉiĉerono en Esperantujo, sed ankaŭ en nia urbo. Profesie, mi instruis la francan lingvon en fakultatoj de fremdaj lingvoj, laboris kiel interpretisto kaj poste, dum multaj jaroj, kiel tradukisto de scienc-teknika literaturo el kelkaj lingvoj. Mi estas doktoro pri lingvoscienco. Mi ŝatas vojaĝi kaj okupiĝi pri Interreto.


K: Jes, tion mi suspektis pro via retpoŝta kurso, Perfektiga Koresponda Kurso* (IPKK) kiun vi gvidas per "Vojaĝo". Kiom da personoj el kiuj landoj partoprenas tiun formon de lernado, kiuj estas viaj spertoj?

B: Al la kurso aliĝis dudeko da personoj el sep landoj; aparte multas brazilanoj. Sep personoj jam diplomiĝis. La krea regado de la lingvo ĉe la lernantoj okulfrape kreskas de leciono al leciono.


K: Ĉu vi gvidis ankaŭ ĉeestajn kursojn, havas ankaŭ tiukampe spertojn? Kiujn metodojn vi uzis dum viaj kursoj? Kiujn materialojn, krom la propraj?

B: Eble vi miros, eksciinte, ke plurajn ĉeestajn elementajn kursojn mi gvidis per Ĉe-metodo, kiun mi tre ŝatas, kvankam konscias pri iuj ĝiaj mankoj en la nuna tempo. Ĉeestajn paroligajn kaj perfektigajn kursojn mi gvidis ĉefe per materialoj de "Vojaĝo".


K: Kiaj estas, laŭ vi, la bonaj instruistoj kaj kiel vi trejnus ilin?

B: Bona Esperanto-instruisto perfekte scias la lingvon, amas ĝin kaj strebas transdoni al la lernantoj sian amon al Esperanto kaj strebon regi ĝin perfekte.

Unuavice, ili trastudu la novan eldonon de "Vojaĝo". Poste ili trastudu kurson de metodiko de instruado, vizitu lecionojn de spertaj instruistoj, donu plurajn lecionojn sub gvido de spertaj instruistoj, kun posta analizo de la lecionoj.


K: Kiuj estas tiuj 3 esperantistoj, de kiuj vi lernis, kiuj signife influis vin kaj iusence estis viaj INSTRUISTOJ?

B: Profesoro Jevgenij Bokarjov (Rusio), kiu enkondukis min en interlingvistikon kaj esperantologion.
Profesoro Gaston Waringhien (Francio). Li estis la plej erudicia homo en Esperantujo kaj ĉiam preta helpi, kaj
Ito Kanzi, pseŭdonime Ludovikito (Japanio), kiu kolektis kaj eldonis 55 volumojn de Plena verkaro de Zamenhof, kun kiu mi laŭeble kunlaboris.


K: Kiujn konsilojn vi donus, kiujn eblojn vi vidas por plibonigi la
prestiĝon kaj uzterenon de Esperanto?

B: Oni agu en diversaj terenoj. Ŝajnas al mi, ke hodiaŭ apartan gravecon havas ĝia vasta uzado en Interreto.


K: Planoj, deziroj por la estonteco?

B: Mi ŝatus havi pli da tempo por ŝatataj okupoj. Verki libron pri Ludoviko Zamenhof. Resti sana kaj havi sanajn proksimulojn.


K: Ni denove gratulas vin kaj deziras, ke viaj planoj kaj revoj efektiviĝu.


* Analizon kaj bildon pri la libro, kaj la koncernajn retpaĝojn vi trovas, se vi vizitas la KATALOGON de
      http://www.edukado.net


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo en neesperantista gazeto

Publikita en la ĵurnalo Ekumena Komunumo KGI en la nederlanda lingvo.
Verkita de Jacques Tuinder, eksa pastro, kiu fondis kaj gvidas la fondaĵon KGI.

Tradukita por ĉi tiu paĝo de Ru Bossong.

Tiu agrabla klera Ruso elmigris en 1993 al Usono. En tiuj tagoj li estis membro de la Akademio de Esperanto. Li perfekte regas tiun lingvon, kreitan de doktoro Zamenhof . La unua eldono de tiu ĉi interesa krestomatio, verkita kiel lernolibro por tiuj, kiuj volas funde pristudi la lingvon, donas tro multan atenton al Orienta Eŭropo, sed la nova eldono, kiu volas plezure kaj instrue gvidi la leganton tra Esperantolando, lando kie oni plezure vivas, donas pli internacian "kalejdoskopan" panoramon.

La verko estas tipografie majstre farita, riĉa je koloroj, fotoj kaj desegnaĵoj. Ĝi montras al ni bazita je diversspecaj artikoloj, ke Esperanto estas multe pli ol nura lingvo, kiu estas parolata en la plej foraj anguloj de nia Tero, ke ekzistas multege da verkistoj, tradukistoj, poetoj, sciencistoj esploristoj ktp., ke tiu ĉi "esperdona" komunikilo, estas uzata en ĉiaj terenoj. Tre plezure estas, ke la progresinta esperantisto laŭlonge de tiu ĉi vojo povas ekkoni tre apartan mondon, kiun li/ŝi ĝis nun ne konis kaj eble eĉ antaŭjuĝe ĝin rigardis.

Ĉiuj kontribuaĵoj estas tiel verkitaj, ke la leganto ekhavas "klasikajn" tekstojn, kiuj estas modelaj. Por la dua fojo mi faris tiun ĉi grandan vojaĝon tra tiu ĉi mirinda lando. Mi denove renkontis miajn amatajn verkistojn. Mi menciu la anglan poetinon Marjorie Boulton, kun kiu mi jam dum multaj jaroj havas interesan korespondadon. Kaj ne lastloke la blinda Rusa mondvojaĝanto, pacbatalanto kaj violonisto Vasilij Eroŝenko, kiu komponis tiel belegajn tekstojn kaj poemojn. Li estis vere tre rimarkinda personeco. Finleginte la 278-paĝan verkon la redaktorino de nia Bulteno demandis al mi, ĉu mi lastatempe legis ion interesan. Tiam mi pensis: "Kial ne tiun ĉi libron?" Malmultaj legantoj de nia Bulteno aŭdis pri ĝi kaj ne konas la por mi famajn nomojn kiel William Auld, Julio Baghy, Albert Goodheir, Kalomano Kalocsay, Ivo Lapenna, Istvan Nemere, Claude Piron, Edmond Privat, Johan Hammond Rosbach, Reto Rossetti, Raymond Schwartz., Tibor Sekelj, Gaston Waringhien k.a. ĉu tiuj, kiuj voras nian Bultenon havas ideon pri tio, kiom da homvivoj necesus por finlegi nian tutan Esperanto-bibliotekon.

Se vi ŝatas vojaĝadon, literaturon en diversaj kulturoj, tiam mi povas konsili al vi tiun ĉi unikan lego-, studo- kaj trarigardindan libron, kiun mi du fojojn kun granda plezuro tralegis. Sed vi estus tre vidhandikapita, se vi restus blinda por la Lingvo de la Espero. Kun tiu fidinda gvidilo vi tiam devus ekvojaĝi.

Jacques Tuinder (ĝardenisto)


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo en la gazeto "La Movado" (Japanio), 2003
numero 3, paĝo 18

Tradukis el la japana la aŭtoro Cuda Masao

La lastan someron en Nord-Amerika Somera Esperanto-Kursaro (NASK), profesoro A. Melnikov alprenis preskaŭ tutajn siajn instru-materialojn el la malnova eldono de la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Ĉar ĉiuj materialoj ege interesis min, reveninte hejmen, mi prenis tiun libron el mia libroŝranko, kiu estis forlasita tie post rigardo de nur kelkaj paĝoj. Mi trovis la libron tre modesta sed enhavoriĉa kaj tralegis ĝin kun granda admiro. Tiutempe mi ekvidis reklamon de la dua eldono kun dukolora preso. Do, mi tuj aĉetis.

Same kiel la malnova eldono, la nova konsistas el 26 ĉapitroj kaj ĉiuj ĉapitroj el pli-malpli 10 paĝoj. En la unua ĉapitro la leganto estas bonvenigata al la jarkomenca kunveno de klubo "Esperanto-lando". Tiu kunveno okazas en ĉiu dua semajno. Do, en la 26-a ĉapitro vi ĉeestas en la jarfina, ĝenerala kunsido. Multaj famekonataj gastoj, ekzemple W. Auld kaj C. Piron, vizitas tiujn kunsidojn kaj aŭ deklamas poemojn aŭ rakontas fragmentojn el iliaj verkoj. Vi partoprenas ankaŭ ekskursojn aŭ spektas teatraĵojn. Tiamaniere vi povas ĝui entute 108 verkojn. Dek ok verkoj estas nove aldonitaj al la dua eldono, dum 20 verkoj malaperis. La malnova libro estas eldonita en 1992, do la temoj kiel Interreto kaj poŝtelefono bezonas iom da ŝanĝoj por esti pli laŭmodaj. Ankau la eldonejo ŝanĝiĝis al UEA, sekve kelkaj artikoloj, kiuj estis pli lokaj, estas forĵetitaj. Pro la bonkvalita, glacea papero ni povas ĝui fotojn kaj bildojn pli bele kaj klare. Plue ni havas plezuron vidi pli multajn bildojn; nome fotojn de la aŭtoroj, koncernaj libroj ktp., abunde liverataj de UEA. Dukolora preso kaj bela paĝo-aranĝo multe helpas legadon. Ankaŭ la libroformato pligrandiĝis sed la presliteroj restis en la samaj malgrandaj tipoj, do estas domaĝe por maljunuloj. Mi trovis ĉiujn materialojn en la nova libro, kiujn profesoro A. Melnikov uzis dum NASK 2002.

Antaŭparole la aŭtoro Boris Kolker diris, ke la devizo de la legantoj estas "Esperanto estu regata samnivele kiel la gepatra lingvo!". Por atingi tiun celon, ni devas serioze plenumi ĉiujn ekzercojn, zorge preparitajn kaj metitajn en ĉiujn lecionojn. Mi kredas, ke vi atingos sukcese tiun nivelon, se vi diligente kaj pacience luktos kontraŭ ĉiuj ekzercoj aŭtodidakte aŭ grupe.

La libro havas kromtitolon, nome "Gvidlibro pri la Esperanta Kulturo". La selektitaj verkoj estis kreitaj de C. Piron, W. Auld, la nepra L. L. Zamenhof, K. Kalocsay, G. Waringhien, I. Lapenna, V. Eroŝenko, J.Forge, C. Rossetti, M. Boulton, I. Nemere, ktp. Cetere, vi povas legi unu aŭ du poemojn en ĉiu ĉapitro. Mi malofte legas poemojn, do mi ĝuis tiujn poemojn, kaj tio ankaŭ helpis min ekvidi tiun kampon de la Esperanta kulturo. Ĉiu verko konsistas el pli-malpli 2 paĝoj, tio signifas, ke vi sentos iom da manko kaj vi certe volos legi ne nur la fragmenton sed la tutan verkon, se ĝi plaĉas al vi. Tiam vi povas plenigi tiun mankon, ĉar detalajn informojn pri ĉiuj verkoj kaj koncernaj aŭtoroj vi trovas en la kolumnoj "Komentaro". Tiuj komentaroj estas unu el la gravaj meritoj de ĉi tiu libro. Dank' al tiuj komentoj, vi familialiĝas kun la nomoj de lokoj, aŭtoroj, iliaj ĉefaj verkoj, malfacilaj vortoj, kaj foje rekomendataj esprimoj anstataŭ la malnovstilaj. Ekzemple, tie vi trovas la vorton "kabei" kun interesaj klarigoj kaj koncizajn komentojn pri veteranaj japanoj; nome K. Ito, M. Miyamoto, K. Osaka, M. Ueyama kaj G. Konishi. Ĉu vi iam ne spertis ĉagrenon, kiam via amiko mokis vin, komentante, ke Esperanto havas neniun kulturon, ĉar ĝia historio estas tiom mallonga? Tiuj, kiuj jam finlernis la unuajn nivelojn de Esperanto, nepre legu ĉi tiun libron kaj trovu respondon al tiu amiko, samtempe gustumante Esperantan kulturon. Eble ankaŭ vi trovos viajn proprajn allogaĵojn de Esperanto.

En la novan eldonon la aŭtoro alprenis la artikolon de J. Brozovsky, titolitan "Kial usonano uzas Esperanton?", kiu estas bone konata en Japanio jam delonge, ĉar ĝi aperis en la japana Esperanta gazeto "Nova Vojo" en 1997 kaj J. Brozovsky mem ofte parolis pri la enhavo, dum li loĝis en Japanio. Ankaŭ la verketo de D. Drown, "La avantaĝo paroli angle", estas elektita. En ĝi D. Drown plendis pri malavantaĝo de denaska angla parolanto. Tiuj du artikoloj ŝajnas al mi la respondo de Boris Kolker al la demando, "ĉu la angla aŭ Esperanto?", kaj la konsilo prezentata al tiuj, kiuj celas "regi Esperanton samnivele kiel la gepatran lingvon".


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo en "Esperanto", 2003, februaro, n-ro 2
Verkita de Paul Gubbins

Malpli PIV-a aŭ PAG-a, sed pli IVA kaj AGA

Vojaĝo en Esperanto-lando: Perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Boris Kolker. Rotterdam: UEA, 2002. Dua, reviziita kaj korektita eldono. 278p. 21cm. Abunde ilustrita, kun dukolora preso tra la tuta libro. Ilustris F.L.Veuthey. Prezo: 18,00 €, triona rabato ekde 3 ekzempleroj.

Abundas studmaterialoj en Esperanto: malmultaj, tamen, estas pli ol nuraj lerniloj. Inter tiuj estas la Auld-a "Paŝoj al plena posedo" kaj la Boulton-a "Faktoj kaj fantazioj": libroj, per kiuj eblas esplori plej rafinitajn punktojn de Esperanto-gramatiko aŭ konatiĝi kun nuancoj de Esperanto-stilo, sed kiuj samtempe malfermas fenestron al mondo pli vasta, pli riĉa: mondo malpli PIV-a aŭ PAG-a, pli - por tiel diri - iva kaj aga. Inter tiaj verkoj enkalkuliĝu nepre la Kolker-a "Vojaĝo en Esperanto-lando".

Verdire, la titolo iomete erarigas. Leganto neniel vojaĝas, sed vizitas kvazaŭan - kaj mirinde aktivan - Esperanto-klubon. Ke oni vizitas, ne vojaĝas, implicite agnoskas la aŭtoro, tiel enkondukante sian libron, kiu estas verkita kvazaŭ taglibro de ideala Esperanto-klubo, en kiu vi renkontiĝos kun steloj de la Esperanto-kulturo kaj ankaŭ kun (dume) malpli konataj Esperanto-landanoj (p.10). Ironie estas, ke, kiam en la reala Esperanto-lando multloke velkas la kluba vivo, en virtuala, Kolker-a Esperanto-lando, ĝi floregas. Apenaŭ imageblas la seniluziiĝo de vizitinto en la Kolker-a klubo, transpasante la unuan fojon la sojlon de malpli virt(ual)a klubo: en tiu ĉi senco - kaj nur en tiu ĉi - la libro trompas.

Krom tio, tamen, ĝi elstaras. Eĉ se laŭforme la libro radikas en ioma nostalgio, laŭteme ĝi prezentas la kulturon de Esperanto tia, kia ĝi estas: vasta, varia, viva. Do en ĉiu el la 26 lecionoj - prezentataj kvazaŭ kunvenoj de la klubo - troviĝas ĝis kvin plej diversaj legaĵoj, temantaj pri la historio, la socio, la literaturo de Esperanto, kune kun notoj kaj klarigoj pri lingvaj kaj aliaj eroj. Sekvas t.n. lingva praktiko, alivorte ekzercoj, inkluzive de kvizo pri la apartaj Esperanto-faktoj en la leciono. La 17-a leciono, ekzemple, substrekas la internaciecon de Esperanto per tradukita ero pri Japanio; la konservadon de Esperanto per artikolo pri la Internacia Esperanto-Muzeo; la prozan literaturon de Esperanto per eltiraĵo el Beaucaire-a "Fabelo de la verda pigo"; kaj la poezian literaturon de Esperanto per poemo de Nadija Andrianova.

Kaj kiu vizitu la Kolker-an Esperanto-klubon? Principe, laŭ la kromtitolo de la libro, tiuj, kiuj volas perfektiĝi en Esperanto. Tial mankas gramatikaj klarigoj; nur ie-tie troviĝas flankaj rimarkoj pri lingvo-uzo.

La ekzercoj ne tiom streĉas la leganton kiom ekzemple en "Paŝoj al plena posedo"; eble pro tio, kaj kontraste al la Auld-a libro, mankas solvoj. Pro tio, kvankam unuopulo povus kun profito ekspluati la materialon en "Vojaĝo en Esperanto-lando", la ekzercoj pli konvenas al grupa, klasĉambra pritrakto. Jen, parenteze, la ĉefa diferenco inter la du libroj: Auld celas lingvon, surbaze de kulturo; Kolker kulturon, surbaze de lingvo.

Tamen ne nur perfektiĝemuloj vizitu la klubon. Tiuj, ekzemple, kiuj alfrontos ekzamenon de Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI), en kiu staras kutime ŝvitiga sekcio "kulturaj konoj", nun pli trankvile dormos.

For la plendoj, ke malhaveblas enkonduka libro pri Esperanto-kulturo! Kaj espereble "Vojaĝo en Esperanto-lando" spronos al plia legado, al plia esplorado de la Esperanto-fenomeno.

Sed sendube, por pli spertaj, jam perfektiĝintaj esperantistoj - ĉu eblas? - kuŝas la unika valoro de la libro en la fotoj - hmm, ĉu tiel aspektis Jean Forge? - kaj en la biografiaj kaj literaturaj glosoj. Gratulindas la aŭtoro pro la amaso de detaloj, kiuj konstante memorigas pri faktoj duonforgesitaj, eble neniam konitaj. Ho, jes: Verdiro estis la pseŭdonimo de John Leslie, iama oficisto de Esperanto-Asocio de Britio. Ĉu tion mi iam sciis, aŭ ĉu mi simple forgesis? Ĉiaokaze - dankon pro la atentigo!

Tial, fakte, "Vojaĝo en Esperanto-lando" servas kiel eta enciklopedio; pro tio ĝi estas aparte bonvena. Ĉu do nun la estiminda kaj ege kapabla s-ro Kolker turnos sin al urĝe bezonata, tre utila, moderna Enciklopedio de Esperanto? Al mi ŝajnas, ke la vojaĝo jam komenciĝis...


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo en "Le Monde de l'Esperanto" (Parizo), 2003, novembro-decembro, n-ro 537, p. 13
Verkita de Renée Triolle

"LAGARDE ET MICHARD" [1] DE LA LINGVO ESPERANTO

Eldonita de UEA, "Vojaĝo en Esperanto-lando" estas modelo de la ĝenro pro la enpaĝigo, la aranĝo de titoloj kaj la ilustraĵoj. Ĝi konsistas el dudek ses lecionoj: fakte, temas ne tiom pri simpla lernolibro, kiom pri kompilaĵo de tekstoj, beletraĵoj, gravaj artikoloj, kiujn ĉiu esperantisto devas koni. Ĉiu "leciono" konsistas el tri tekstoj, unu aŭ du versaĵoj, komentoj pri la tekstoj, lingvaj ekzercoj, kvizoj kaj enkondukoj por gvidi la leganton dum lia vojaĝo.

Ekrigardu ni la komentarojn (sur griza fono): ofte estas biografioj de menciitaj personoj, resumo de la historio de iu asocio, geografiaj klarigoj, sen paroli pri listoj de interjekcioj kaj insultoj (p. 179), de onomatopeoj (p 221), de sakroj (p 232)...

La parto pri lingva praktiko konsistas el demandoj pri la tekstoj (priskribi, komenti, resumi, transformi ktp), kaj ĉefe el ekzercoj pri afiksoj, paronimoj (teruro - teroro) kaj tre multaj proverboj por rekrei aŭ verki. Aldone, en la unuaj lecionoj troviĝas ekzercoj por elpensi aŭ fini frazojn. Fine, la kvizoj, eĉ se ili ne permesas gajni milionojn, havas la meriton spertigi pri la historio de la movado.

Ĉar ĉi tiu libro estas vojaĝo, la enkondukaj tekstetoj (sur oranĝa fono) povas esti utiligataj solaj, por plivigligi la vivon de Esperanto-kluboj; temas en ili pri vizitoj de alilandanoj, novaj eldonitaj libroj, venontaj programeroj.

La elekto de la tekstoj prezentas panoramon de "nepreterlasebluloj" de la originala literaturo en Esperanto: Zamenhof, Piron, Auld, Schwartz, Rossetti, Forge, Baghy, Kalocsay, Waringhien ktp. Nur unu rimarko: la tro granda atento donita al Esperanto en Rusio, al rusiaj esperantistoj kaj verkistoj. Finfine, kial ne? La aŭtoro, Boris Kolker, membro de la Akademio de Esperanto, kreis tiun ĉi verkon unue por ĝia uzado en lia lando. (La unua eldono ĉe "Progreso", Moskvo, en 1992).

Dek jarojn poste, la dua eldono, reviziita kaj konsiderinde plivastigita, fariĝis libro nepra por ĉiu serioza esperanto-parolanto, kiu dezirus ekzameniĝi pri "Kapableco" (ekzameno de la tria nivelo de la Franca Instituto de Esperanto). Sed ĉiu ajn profitos legante ĝin trae aŭ malfermante ĝin hazarde en diversaj lokoj.

Mi rekomendas la libron ankaŭ por perfektigaj kursoj, intensaj staĝoj aŭ plivigligo de la kluba vivo: ĝi estas bonega helpilo. La tekstoj elvokas komentojn kaj pripensadon. Abundas pridiskutindaj materialoj. La temoj traktataj estas tre diversspecaj. La historio de la movado estas prezentita simple, akompanata de fotoj, reproduktaĵoj, portretoj...

Renée Triolle

Boris Kolker. Vojaĝo en Esperanto-lando. Rotterdam: UEA, 2002, 278 p.

Tradukis el la franca Roland Thibault.

1. "Lagarde et Michard" estas granda franca enciklopedia antologio de literaturo (suma eldonkvanto 20 milionoj da ekzempleroj).


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo en "REGO - Rusia Esperanto-Gazeto", 2003, februaro, n-ro 1.
Verkita de Slavik Ivanov kaj Aleksandr Osokin, Peterburgo

Ĉu vi ne jam Vojaĝis al ESPERANTO-LANDO?!

Legantoj de REGo jam sendube aŭdis pri la apero de la dua eldono de "Vojaĝo en Esperanto-lando" de tre fama en nia lando akademiano (membro de la Akademio de Esperanto) Boris Kolker. Ni estas inter tiuj feliĉuloj, kiuj ne nur aŭdis pri la libro, sed ankaŭ havis eblecon ĝin atente trafoliumi kaj tralegi. Tio kaj interkonsento kun la aŭtoro kvazaŭ rajtigas nin verki recenzon por rusia esperantista publiko.

Por ne turmenti la leganton, ni tuj esprimu nian ĝeneralan impreson pri la libro: estas tre kvalita kaj bona eldono. Kiel estis skribite en unu recenzo, "sola manko estas tio, ke ĝi estas tro bona". Ĝi sendube donas tre kvalitan bazon por progresantaj lernantoj de Lingvo Internacia. La libro havindas por ĉiuj, sed precipe - por hieraŭaj komencantoj, kiuj volus pliprofundigi siajn sciojn, kaj por gvidantoj de kluboj aŭ kursoj.

Dirinte la plej gravon, ni transiru al detaloj.

Bedaŭrinde, la libro ne estas bindita tiel, kiel ĝi meritas. La kovrilo estas mola, kvankam sufiĉe fortika por longe servi al vi. Sur la kovrilo estas foto de buso kaj dekkelk esperantistoj (kredeble fotita dum la Zagreba IJK). Ene de la libro vi trovos kvalite kompostitan kaj presitan tekston sur densa brilpapero. Tuj kaptas atenton abundo de interesaj ilustraĵoj. Kiel rimarkis Trevor Steele, la nuna ĝenerala direktoro de UEA, la libro estas... certe la plej riĉe ilustrita originala libro en nia eldonhistorio".

Iu el recenzintoj jam notis, ke "Vojaĝo..." estas senhonte montrebla al neesperantistaj konatoj, kiel ekzemplo de bona E-libro. Niaj eksperimentoj tamen pruvas, ke en la t. n. "ĝenerala publiko" homoj fakte jam alkutimiĝis al tia kvalito de libroj - jes, ili komprenas, ke estas kvalite presita libro, sed tute ne miras pro tiu kvalito, kiu jam, ŝajne, iĝas normo en la mondo. Ankaŭ abundaj ilustraĵoj ne tiel logas eksterulojn, kiel kelkaj samideanoj esperis en siaj recenzoj - por interesigi, necesis fari brilantajn okulojn kaj komenti: "Nu jen, ekzemple, en tiu foto staras Zamenhof, la kreinto, kun sia edzino kaj atendas tute realan antikvan vaporŝipon!.. Kaj ĉi-homoj umas ne ie ajn, sed sur la Granda Ĉina Muro mem!" Necesas atesti, ke tiel funkciis.

Kontraste al "eksteraj" homoj, esperantistoj tuj aprezos la libron. Jes, ĝi vere estas bone presita, bone ilustrita (ankaŭ per multaj unikaj fotaĵoj). Sed sendube plej gravas en ĝi la tekstoj. "Vojaĝo..." (kiel multaj eble memoras de la unua eldono) estas kolekto de plej diversaj tekstoj en Esperanto, de diversaj aŭtoroj kaj diversaj periodoj de nia lingvo. En "Vojaĝo...", i. a., vi trovos eltiraĵon el "Oni ne pafas en Jamburg" de M. Bronŝtejn kaj rakonton pri historio de Esperanto en Sovet-Unio - sed tio estas nur malgranda ero de la granda tut-esperantia trezoro, kia estas "Vojaĝo..." enhave.

La tekstoj estas disdividitaj je 26 lecionoj. Tipa leciono havas kvar tekstojn (ĉiu unu-du paĝojn ampleksa), poeziaĵon kaj parton kun kontrolaj demandoj kaj kreaj taskoj. Tekstojn apudas komentoj de la "virtuala" gvidanto de la kluba kunveno (aperantaj sur la "sapveziko", kiu kreskas el tre originala dometo. Ĝi de la unua senatenta rigardo similas moskeon. La dometo havas subskribon "ESPERANTO-KLUBO Vojaĝo en Esperanto-lando", sed tiu teksto tute ne legeblas, kiam la bildo estas malgranda, kiel en paĝoj 18, 26, 28, 29 ktp.), rezulte leciono ŝajnas esti "protokolo" de la kluba kunveno. Estas facile konjekti, ke tiu virtuala Esperanto-klubo troviĝas en Moskvo. Do la libro povas esti kaj simpla legolibro, kaj instruilo por progresigaj grupoj aŭ memstaraj progresantoj. Ne vekas iajn dubojn, ke post trastudo de "Vojaĝo...", B-nivela ekzameno iĝos por la lernanto bagatelo, kaj eĉ la C-nivela nur iom timigos.

Kiel ni jam diris, la libro donas imagon pri funkciado de E-klubo. Neglekto de kluba vivo estas unu el plagoj de E-movado. Pro teda aŭ malmulte ligita kun Esperanto kluba vivo, multaj forlasas la Movadon, almenaŭ en loka nivelo. Oni povas uzi "Vojaĝon..." kiel bonan programeron de klubaj kunvenoj (kaj tio jam okazas en kelkaj landoj); mem la libro enhavas tre valorajn tekstojn - ekz. "Ĉefaj formoj de la enkluba laboro" (p. 133).

Boris Kolker ne vane havas sciencan gradon pri lingvistiko. En sia libro li uzas tre taŭgan sistemon por transskribi proprajn nomojn. Simile al la hispana lingvo, li markas neregulajn akcentojn: Sedi'ĥ, Pasterna'k, Sa'ĥarov, sed Grigorjev (ĉar la regula antaŭlasta silabo estas akcentita). Estus interese proponi tian sistemon por ĝenerala uzo, almenaŭ en nia lando - ja tutegale ni devas reskribi niajn nomojn el la cirila alfabeto, helpu ni la legontojn notante neregulajn akcentojn: Slavik Ivano'v, Aleksa'ndr Osokin, Bori's Kolker ktp. Imitindas ankaŭ enkonduko de personaj nomoj en latinidaj alfabetoj, ekz.: Spomenka S`'timec (Spo'menka Ŝti'mec) - tiel la leganto jam havos modelon por legi la nekonatajn literojn. Estas jam iom alia demando, ĉu estas lingva egaleco en transskribado de rusaj nomoj per esperantaj literoj dum aliuloj uzas sian nacian alfabeton.

Inter nemultaj mankoj de la libro eblas nomi plurajn mistajpojn en subskriboj de bildoj ("Eŭgeno Bogarjov" en p. 162, "Hector Hoder" en p. 267 k.a.). Iom da gudro aldonas neklarsenca piktogramo de Esperanto-klubo, pri kiu ni jam klaĉis parenteze. Ne tipa estas ankaŭ lokigo de la komentoj fine de leciono - por lernolibro komentoj estas tre grava parto de la teksto, kaj ĝi meritas esti sur la paĝo, al kiu rilatas. Kaj, bedaŭrinde, eksterlandaj prezoj estas iom troaj por niaj poŝoj, pro kio pluraj dezirantoj devos trovi kontentiĝon en la unua eldono - ve, tro malsimila al la dua.

La libro estas verkita en Esperanto - kaj celas, do, diversnacian publikon. Ĝi estas nek tro por-usona, nek tro kontraŭ-sovetia - bela, moderna kaj ĉiujn kontentiga.

Sendube "Vojaĝo en Esperanto-lando" de Boris Kolker estas bona bazo por tiuj, kiuj volas senti sin hejme en la tutmonda Esperantio. Ni arde konsilas ĝin al tiuj, kiuj timas aĉeti esperantlingvajn librojn - en "Vojaĝo..." vi nepre trovos ion interesan, ĉar ĝi konsistas el multaj tekstoj pri diversaj temoj. Krome, ĉiu leciono portas fortan emocian efikon. La libro povus esti ankaŭ plej taŭga esperantaĵo por donaci al viaj amikoj, legemaj aŭ ne tre. Ni "Vojaĝu" ĉiuj kune - kaj jam ĉi-somere spertu pli bonan lingvonivelon ĉe niaj aranĝoj.

Slavik Ivanov kaj Aleksandr Osokin, Peterburgo


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo en "Sennaciulo" (Organo de SAT, Parizo), 2003, februaro, n-ro 2.
Verkita de Jean-Luc Tortel, Francio

Estas en nia literaturo kelkaj tiaj verkoj, progresigaj legolibroj, kies celo estas antaŭenigi en la scion de la lingvo lernintojn post unua- aŭ eĉ dua-nivela kurso. Plej bonaj el niaj aŭtoroj alfrontis la defion: Boulton per "Faktoj kaj Fantazioj", Auld per "Paŝoj al Plena Posedo", aŭ Piron per "Vere aŭ Fantazie", kvankam ĉi-lasta sen taskoj (cetere, estus amuze scii, ĉu konscie aŭ, ĝuste pri Piron, nekonscie tiu titolo rememorigas tiun de Boulton); mi sendube forgesas aliajn verkistojn, kiujn mi ne tuj havas en la kapo. Kiel sciate, tiuj verkoj tre ofte estas uzataj en duanivelaj aŭ korespondaj kursoj.

Tuj ĉe la unua eldono far la Rusia eldonejo "Progreso" en 1992, "Vojaĝo en Esperanto-lando" akiris la unuan rangon en tiu librospecio, pro ĝia bonega elekto de la tekstoj kaj ĝiaj trafaj komentaroj, kiuj alportis tre valorajn informojn pri la historio kaj la literaturo de la E-movado, superajn ol tiujn de la aliaj similaj lernolibroj sur la merkato.

La nuna dua eldono estas tute alia libro ol tiu unua. Kiam ni malfermas ĝin, vera ŝoko trafas nin: la interno estas tiel bela, ke ni tuj volas plonĝi en ĝin; oni mezuras la efikecon de moderna "dezajno", kiel oni diras nun: plurkoloraj paĝoj, reliefigantaj notojn, intertekstojn, atentigojn; amaso da fotoj, bildoj, desegnoj, vinjetoj entekstaj aŭ marĝenaj, plej taŭge ilustrantaj tekstojn perfekte elektitaj laŭenhave kaj laŭlingve por prilumi la nunan beletron kaj la historian paseon de Esperanto. Tiun unike belan prezento-kvaliton ni ŝuldas, kiel klarigas la enkondukaj paĝoj, al F. Veuthey, R. McCoy kaj O. Buller. Dankon kaj gratulon al ili! Tamen, kial diable aperas tia malbela kovrilo: foto sensignifa pri homoj sidantaj sur trotuaro, turnantaj al ni la dorson, ŝajne atendantaj en tedo sian busoforiron? Interŝanĝu ĝin kun tiu de p. 159 aŭ 213, mi petas, au pli saĝe ĵetu ĝin!

Sed la diamantoj en tiu juvelo ĝuste estas la komentaroj pri la tekstoj: renovigitaj, ĝisdatigitaj, ili fakte faras el tiu nova eldono tute alian verkon ol la unuan; tio estas vera dua eldono, kaj ne, kiel tro ofte, simpla represo kun detaletaj ŝanĝoj. Tiu notaro estas ercejo de informoj pri la du kampoj, kie ni, samideanoj, estas plej malkleraj: E-historio kaj E-literaturo; kaj ni ne forgesu, ke popolo, kiu ne konas sian historion nek literaturon, ne reale ekzistas.

Tiu verko nun estas LA lernolibro dua-nivela en esperanto, kiu forsendas al paseo ĉiujn antaŭajn similaĵojn. Tamen ĝi ne estas tute senpeka; ni ne parolu pri kelkfoja uzo de nebezonaj vortoj, kiel "setlejo", kiam ekzistas "kolonio"; sed pli grave pri la lingvaj ekzercoj, fine de la lecionoj; tiuj elpensitaj de Auld, en "Paŝoj al Plena Posedo", kvankam ne plenkvalitaj, ŝajnas pli taŭgaj por progresantoj, pli proksimaj al elementaj bezonoj.

Nu, ni ne paŭtu antaŭ tiu belega tekstaro, kiu renovige pioniras en la E-eldonado, kaj ni gratulu UEA pro tiu brila eldona sukceso, certe furoronta ĉe tiu mirakle ĉiam refloranta printempo: novesperantista flaŭro.

Johan' Luko


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo en "Vekilo" (Tampereo, Finnlando), n-ro 4, 2002
Verkita de Jorma Ahomäki

VOJAĜU EN ESPERANTO-LANDON KUN BORIS KOLKER

Lernolibroj abundas ankaŭ koncerne Esperanton. Mia unua gvidanto 1959 estis tute nova kaj freŝa tiutempa verko "Privilegia vojo al lingvoscio" de Vilho Setälä. Pli poste sekvis multaj aliaj helpiloj utilaj. Somere 2002 samklubanino Anna-Liisa Ali-Simola en Turku proponis grupan aĉeton de UEA-eldonaĵo "Vojaĝo en Esperanto-lando", perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo de d-ro Boris Kolker, rusdevena usonano depost 1993. Malgraŭ kelkjardeka sperto sur tiu ĉi kampo mia entuziasmo ekflamegis tuj post la ricevo de la menciita lernilo. Kompreneble mi ridetis pro la recenza titolo "Tro bona", kiun uzis profesoro Carlo Minnaja el Padova en Italio. Laŭ li la enhavo estas tiom informoriĉa, ke nur unu lego ne sufiĉas por ĉerpi plene el tia riĉeco.

Boris Kolker elokvente gvidas la leganton ekzemple jene: "Esperanto estas tiel bona lingvo, ke ĝi meritas esti parolata sed ne balbutata. Esperanto-lando estas tiel ĉarma lando, ke ĝi meritas esti enloĝata de lingve altkleraj civitanoj, sed ne de duon-analfabetoj ĉiam pretaj elmigri en Mal-Esperanto-landon." La celo de akademiano Kolker estas kaj firmigi la lingvajn kapablojn por sukcese kaj altnivele - se necese, eĉ elokvente - uzadi Esperanton, kaj enkonduki siajn legantojn en la esperantistajn vivon kaj kulturon, inkluzive la nunan staton kaj la ĝisnunan historion. En la intervjuo de Katalin Kovács (Internacia Pedagogia Revuo 3-2002) estas konfirmite, ke la plej grava motivo de la aŭtoro tamen estis io tria: liveri gvidlinion por organizado de bonaj kluboj kaj kluba vivo. Nu, eĉ se troviĝos nur malmultaj kluboj kaj kursoj, kiuj la planon liveratan de li sukcesos plenumi, almenaŭ individue certe multaj esperantistoj fruktuzos lian laboron. Tiele skribas d-ro Blazio Vaha en Budapeŝto. Lian longan, multpaĝan recenzon profesiecan oni facile trovas en la reto.

Ĉiu leciono enhavas ion beletran, ĉiu leciono enhavas komentaron utilan por lernantoj, ĉiu leciono enhavas parton nomatan lingva praktiko. La libro vere rekomendata por tiuj, kiuj emas profundigi siajn konojn, ne prezentas sisteman gramatikon. La aŭtoro edukas je bona uzo de la lingvo Esperanto antaŭ ĉio per abunda prezentado de imitindaj, altkvalitaj tekstoj kaj per ilia bona, detala, laŭenhava prilaboro. Lerte elektitaj poemoj de prestiĝaj aŭtoroj - mi mencias nur kelkajn poetojn laŭnome: Hilda Dresen, Julio Baghy, Nikolao Kurzens kaj Reto Rossetti - haltigas aŭ profunde cerbumi aŭ kun ĝojo ridi. La enhavo kompilita de Boris Kolker estas tiel riĉa kaj ampleksa, ke ni ĝiaj legantoj kaj utiligantoj bezonas multan tempon por digesti ĉion. La materialo tre taŭgas por renkontiĝoj diversaj. Estas bonege, se kiel eble plej multaj klubanoj dum diskutoj havas sian propran libron ĉemane, sed ankaŭ orelkapte kiu ajn povas partopreni. En Turku ĉiusemajne kolektiĝas entuziasmuloj en la kafejo de Stockmann. Niaj gekolegoj simile agas en Tampere kaj strebas plibonigi ĉies parolkapablon. Ni faru komparon en la fino de la jaro 2003: kiuj posedos pli da verkoj de Kolker? Ĉu tampereanoj aŭ turkuanoj?

Boris Kolker meritas varmajn gratulon kaj dankon. En Kalevala, la finna nacia epopeo, estas belaj vortoj, kiuj esprimas miajn sentojn al la aŭtoro de la libro "Vojaĝo en Esperanto-lando". Jen mi citas: "Li nun plugis sulkon por kantontoj novaj, skiis sulkon, rompis branĉojn, sarkis suprojn, markis padon. Jen la vojo nun atendas, pado nova pete gestas al kantontoj kompetentaj, al pli bonaj lertaj bardoj inter la gejunularo, kiu nun kaj post li kreskos." - Dankegon!

Jorma Ahomäki, FD de UEA en Turku-Finnlando
Novembro 2002


Vojaĝo en Esperanto-Lando

Verkita de   Boris Kolker

Recenzo en "La Espero" (Svedio), 2003, februaro, n-ro 1
Verkita de Leif Nordenstorm

Perfektiga Kurso de Esperanto kaj Gvidlibro pri la Esperanta Kulturo

Jen libro, kiu ne temas pri vojaĝo, sed kiu estas perfektiga kurso de Esperanto kaj gvidlibro pri la Esperanta kulturo. Tial la subtitolo de la libro estas pli taŭga priskribo ol la ĉefa titolo. La libro konsistas el 26 lecionoj. Ĉiu leciono konsistas el tekstoj, kiuj diversmaniere prezentas la historion, movadon kaj kulturon de Esperanto. Kelkfoje, sed ne ofte aperas prozo aŭ poezio. La enhavo estas moderna. Tial en unu leciono estas teksto pri interreto kaj la uzo de Esperanto en interreto. La leganto povas ankaŭ legi pri vojaĝoj de esperantistoj, kaj ankaŭ kelkajn mallongigitajn popularsciencajn tekstojn, ĉerpitajn el libroj kaj revuoj.

Mi menciu la nomojn de kelkaj artikoloj:
"Kiel naskiĝis Esperanto?", "Kelkaj moroj en Belgio", "Mikroskope vastaj horizontoj", "Konversacia lingvaĵo en nia literaturo", "La radio kontraŭ la malbeno de Babel-turo", "Esperantaj memorigaj lokoj en Moskvo", "Priservado laŭ japana maniero", "IEM: la universala biblioteko de Esperanto".

En ĉiu ĉapitro post la tekstoj estas ankaŭ abunda komentaro, kie oni klarigas kaj faktojn en la teksto, kaj gramatikajn kaj lingvajn fenomenojn. Fine de ĉiu leciono estas lingva praktiko, kun kelkdek demandoj pri la tekstoj. Sur preskaŭ ĉiu paĝo estas bildoj kaj fotoj.

"Vojaĝo en Esperanto-lando" laŭ mi estas unu el la plej gravaj kaj uzeblaj libroj, kiuj iam ajn aperis en Esperanto. Kial? Samtempe ĝi estas perfektiga kurso kaj gvidlibro tra la Esperanta kulturo. Multaj homoj komencas studi Esperanton, sed multaj nur komencas, kaj neniam fariĝas aktivaj esperantistoj. Mi kredas, ke tiu ĉi libro povas esti ponto inter la komencula kaj aktiva esperantismoj, sed ĝi estas ne nur ponto. La libro povas inspiri ankaŭ spertajn esperantistojn profundiĝi en studojn pri lingvo kaj kulturo. Tial ĝi estas taŭga por ĉiu esperantisto, krom por vera komencanto. La libro estas uzebla kaj por kursoj, kaj por sola studanto.

Leif Nordenstorm


Okemo hejmpaĝo
40 Fotoj 201-217
41 Fotoj 218-230
42 Fotoj 232-250
43 Fotoj 247-266

44 Raporto
45 Recenzoj pri Vojaĝo
46 Recenzoj pri Vojaĝo
47 Recenzoj pri Vojaĝo
Aktualigita de Enrique   31 oktobro 2005