Dankon, vi savis mian vivon!
Okazis dum la frenezaĵo de antaŭ 4 semajnoj en Novjorko urbo.
Pli ol 500 fajrobrigadistoj supreniris la ŝtuparojn ĉe la
brulantaj turoj. 300 el ili neniam revenis.
Inter la unuaj kiuj atingis la brulantan konstruaĵon, eble la plej
rapida el ili, trovis sinjorinon vunditan de la fajro. Li rapidigis
ŝin suben laŭ la longa ŝtuparo tra multege da etaĝoj,
ĝis ili
atingis la straton.
Du tagoj poste, la fajrobrigadisto iris al la hospitalo por viziti
la sinjorinon.
--Dankon, sinjoro. Dankon pro savi mian vivon! -- diris la sinjorino.
--Pardonu, sinjorino... Mi venis al vi... por danki vin!
Vi savis mian vivon!
Se ne estus pro vi, mi ankoraŭ restus tie, sub la frakasita turo!
Enrique
|